FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   >>  
donu la esprimon, sur nur unu gambo, pro kio la skurgxo devis tuj elkrocxigxi, kaj mia bona Jeppe sxmirigxi sur la dorso, gxis li komplete revekigxis. La sola, kion li timas, estas "Majstro Erik", (tiel mi nomas la skurgxon).--Hej, Jeppe! cxu vi bruto ankoraux ne vestis vin? Cxu vi ankorauxfoje sxatus paroli kun "Majstro Erik"? Hej, Jeppe, envenu! DUA SCENO JEPPE Mi bezonas ja tempon por vesti min, Nille. Mi vere ne povas iri al la urbo kiel porko sen pantalono kaj jako. NILLE Cxu vi sentauxgulo ne havis tempon por surmeti dek parojn da pantalonoj, post kiam mi vekis vin cximatene? JEPPE Cxu vi formetis "Majstron Erik", Nille? NILLE Jes, mi faris; sed mi tuj scias kie trovi gxin, se vi ne rapidas. Jen, cxi tien! Vidu kiel li rampas. Jen, cxi tien! Vi iru al la urbo por acxeti al mi du funtojn da verda sapo. Jen mono. Sed auxdu! Se vi post kvar horoj ne retrovigxos surloke, "Majstro Erik" dancu polan dancon sur via dorso. JEPPE Kiel iri kvar mejlojn en kvar horoj, Nille? NILLE Kiu diras ke vi iru, vi kornulo? Vi kuru. Jen mia verdikto; kaj nun vi faru laux plezuro. TRIA SCENO JEPPE (sola) Nun tiu porkino eniras por matenmangxi, kaj mi, kompatindulo, devas iri kvar mejlojn, kaj ricevas nek fluidajxon nek sekajxon. Cxu iu viro havas tian damnan edzinon, kian mi havas? Mi vere opinias, ke sxi estas kuzino de Lucifero. Oni ja diras en la vilagxoj, ke Jeppe trinkas, sed ili ne diras kial Jeppe trinkas; cxar mi ne ricevis tiom da batoj dum la dek jaroj, kiam mi estis en la malicistaro, kiom mi ricevas unu tagon de tiu malica virino. Sxi batas min, la intendanto pelas min al laboro kiel bruton, kaj la diakono faras min kornulo. Cxu mi do ne trinku? Cxu mi do ne uzu la rimedojn, kiujn la naturo donas al ni por forigi aflikton? Se mi estus stultulo, tiajxoj ne frapus mian koron tiom forte, kaj mi ankaux ne trinkus; sed estas klare, ke mi estas sprita viro; tial mi sentas tiajn ofendojn pli forte ol aliulo; tial mi devas trinki. Mia najbaro Mons Kristofersen ofte diras al mi, cxar li estas mia bona amiko: La diablo penetru vian dikan ventron, Jeppe! Vi devus kontrauxfrapi, kaj la edzinacxo mildigxus. Sed mi ne povas kontrauxfrapi pro tri kialoj. Unue cxar mi ne havas kuragxon. Due pro la damnita "Majstro Erik", kiu pendas malantaux la lito, kaj pri kiu mia dorso ne povas pensi sen plori. Trie cxar mi, sen lauxdi min mem, estas bonkorulo kaj bona kristano, kiu neniam sercxas vengxon
PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   >>  



Top keywords:

Majstro

 

trinkas

 

ricevas

 

mejlojn

 

kornulo

 

tempon

 
kontrauxfrapi
 

laboro

 

bruton

 

diakono


intendanto
 

kuragxon

 

naturo

 

rimedojn

 

kialoj

 

trinku

 

vengxon

 

virino

 
malica
 

ricevis


bonkorulo

 
malantaux
 

pendas

 

damnita

 

kristano

 
ventron
 

malicistaro

 
forigi
 

vilagxoj

 

aliulo


trinki

 

ofendojn

 

sentas

 

najbaro

 

penetru

 

lauxdi

 

Kristofersen

 
neniam
 

sprita

 

mildigxus


stultulo
 
tiajxoj
 

aflikton

 
sercxas
 
frapus
 
trinkus
 

ankaux

 

edzinacxo

 

diablo

 

sentauxgulo