FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   28   29   30   31   32   33   34   35   36   >>  
mi nur demandas, kion vi vidis en la alia mondo? JEPPE Huj! Helpu! Helpu! MAGNUS Cxu vi ne vidis iujn el miaj prapatroj tie? JEPPE Ne. Viaj prapatroj certe estas en la alia loko, kien mi esperas ke vi kaj aliaj kanajloj venos post la morto. (Liberigas sin kaj forkuras.) SESA SCENO (Barono. Lia sekretario. Cxambristo. Du lakeoj.) BARONO Ha, ha, ha! Tiu historio vere valoras oron; mi ne pensis, ke gxi havus tian bonan efikon. Se vi povas pli ofte tiel amuzigi min, Erik, vi havos cxe mi altan meriton. ERIK Ne, Sinjora Mosxto! mi ne kuragxas pli ofte ludi tian komedion; cxar se li batus Sinjoron, kiel li minacis, ni ekhavus acxan tragedion. BARONO Jes, estas vero. Mi iom timis tion; sed mi tiom sxatis la historion, ke mi preferus lasi min bati, jes ecx lasi vin pendigi de li, Erik, anstataux malkasxi gxin. Vi eble intencis same. ERIK Ne, Via Mosxto! estus iom strange lasi sin pendigi pro sxerco; cxar tia sxerco kostus tro multe. BARONO Ej, Erik! similan konduton oni ja vidas cxiun tagon. Se ne gxuste sammaniere, do homoj simile prenas siajn vivojn pro dibocxo. Kiel ekzemplo: Iu havas malfortan naturon, kaj antauxvidas, ke li perdos vivon kaj sanstaton pro drinkado, sed tamen atakas sian korpon, kaj ofte riskas vivon kaj sanstaton pro unuvespera gxuado. Kaj jen alia ekzemplo: La grandaj veziroj en Turkio plej ofte estas strangolataj aux sufokataj per sxnuro gxismorte, kelkaj la saman tagon, kiam ili farigxis veziroj, aliaj nur kelkajn tagojn poste; kaj tamen cxiuj al tio vetkuras sole kvazaux por esti pendigataj kun alta titolo. Kaj jen tria ekzemplo: Oficiroj batalinvitas unu la alian riske de vivo kaj animo por nomigxi kuragxuloj, kaj duelas pro neniajxo ecx kontraux siaj superuloj, kiuj senpere ekspedos ilin. Mi ankaux opinias, ke trovigxas centoj da enamigxintaj homoj, kiuj post plezuro de unu nokto volonte lasus sin mortigi en la mateno. Oni vidas dum siegxoj, ke aroj da soldatoj forkuras al siegxataj urboj, pri kiuj ili scias, ke ili kapitulacos; kaj por sekure vivi unu tagon lasas sin pendigi la sekvantan. La unua rilato ne estas pli fidinda ol la dua. En pasintaj tagoj oni vidis filozofojn jxeti sin mem en akcidenton, sole por esti lauxdataj post sia morto.--Tial mi certe kredas, Erik, ke vi preferus lasi vin pendigi anstataux fusxi tiun delikatan historion. (Al la spektantoj:) El tiu aventuro nun ni lerni devu, ke simplajn homojn tuje honore ni ne levu.
PREV.   NEXT  
|<   28   29   30   31   32   33   34   35   36   >>  



Top keywords:

pendigi

 

BARONO

 

ekzemplo

 

Mosxto

 

anstataux

 

historion

 
preferus
 

sxerco

 

sanstaton

 

forkuras


veziroj
 

prapatroj

 

nomigxi

 

kuragxuloj

 

strangolataj

 

honore

 

neniajxo

 

kontraux

 
sufokataj
 

duelas


gxismorte

 
kelkajn
 

farigxis

 

tagojn

 

kvazaux

 
vetkuras
 

pendigataj

 
batalinvitas
 

sxnuro

 

Oficiroj


kelkaj

 

titolo

 

centoj

 

filozofojn

 

lauxdataj

 

akcidenton

 

pasintaj

 
rilato
 

fidinda

 

simplajn


aventuro
 
spektantoj
 

kredas

 
homojn
 
delikatan
 
sekvantan
 

plezuro

 

enamigxintaj

 

volonte

 

Turkio