FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   >>  
blo. Polemeja! Sturno kantas el gaja sino. Peteheja! Inferen iru Nille, la acxulino. Polemeja! Iris mi sur la verda grundo. Peteheja! Diakono estas fia hundo. Polemeja! Kantis birdo el sia nesto, Peteheja! Diakono estas fia besto. Polemeja! Cxu diru mi nomon de la edzino? Peteheja! Nomigxas sxi Honto kaj Malhonorino Polemeja! Tiun kanton mi mem faris, Jakob. JAKOB Vi? diable ne! JEPPE Jeppe ne estas tiom stulta, kiom vi opinias. Mi ankaux faris kanton pri la sxuistoj, kiu iras tiel: La sxuisto kun siaj violono kaj bas', Filepom! Filepom! JAKOB Aj, vi stultulo! tiu temas pri muzikistoj. JEPPE Jes, vere. Auxdu, Jakob! versxu por ankoraux unu sxilingo. JAKOB Bone! Nun mi vidas, ke vi estas afabla homo, kiu ne avaras sxilingon por mia domo. JEPPE Hej, Jakob! Nur donu al mi por jenaj kvar sxilingoj. JAKOB Jen bone. JEPPE (denove kantas) La tero trinkas akvon, La maro trinkas sunon, La suno trinkas maron, cxio en la mondo trinkas. Kial do mi ne ankaux tiel trinku? JAKOB Sanon, Jeppe! JEPPE _Mir zu!_ JAKOB Sanon duone! JEPPE _Ich tank Ju Jakob!_ Trinku _mann, dat dig di Dyvel haal; dat ist dig_ sen envio.[1] [Piednoto 1--Traduko el platgermana: Mi dankas vin, Jakob. Trinku, homo, ke la Diablo vin alprenu; tiu estas la via...] JAKOB Mi auxdas, ke vi scias paroli germane, Jeppe. JEPPE Certe; estas malnovajxo, _dat_; sed mi ne volonte tiel parolas, krom kiam mi estas ebria. JAKOB Nu, do vi tiel parolas almenaux unu fojon tage. JEPPE Mi servis dek jarojn en la malicistaro, kaj cxu mi do ne komprenu miajn lingvojn? JAKOB Vere mi scias, Jeppe. Ni ja kune servis en la kumpanjo du jarojn. JEPPE Estas vere, nun mi memoras. Oni ja pendigis vin iun fojon, kiam vi forfugxis cxe _Wismar_. JAKOB Mi estis proksime, sed oni denove pardonis. "Proksimo helpas multajn homojn". JEPPE Domagxe ke ili ne pendigis vin, Jakob. Sed cxu vi ne partoprenis en la atakcio sur tiu altebenajxo, vi ja mem scias kie? JAKOB Aj, kie mi ne cxeestis? JEPPE Mi neniam forgesas la unuan psalmon, kiun la svedoj pafis. Mi opinias ke mortfalis samtempe 3000, aux diru 4000 homoj. _Das ging fordyvled zu, Jakob! Du kanst wol das ihukommen? Ich kan nicht negten, dass ich jo bange war_[2] cxe tiu batalego. [Piednoto 2--Traduko el platgermana: Ok
PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   >>  



Top keywords:

Polemeja

 

trinkas

 

Peteheja

 

servis

 

Trinku

 

opinias

 
ankaux
 

jarojn

 

denove

 

pendigis


Filepom
 

Traduko

 

Piednoto

 

platgermana

 

kantas

 

Diakono

 

kanton

 

parolas

 
forfugxis
 

kumpanjo


Sturno

 
paroli
 

memoras

 

volonte

 

almenaux

 
malnovajxo
 

germane

 
lingvojn
 

komprenu

 

malicistaro


homojn

 

fordyvled

 

ihukommen

 

batalego

 

negten

 

samtempe

 

mortfalis

 
multajn
 

auxdas

 

Domagxe


helpas
 
Proksimo
 

proksime

 
pardonis
 
partoprenis
 
psalmon
 

svedoj

 

forgesas

 

atakcio

 

altebenajxo