FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   >>  
estas tro malfrue; cxar vi jam ricevis la venenon kune kun la brando. JEPPE Ahx mi kompatinda homo! Cxu mi jam glutis la venenon? Ahx, adiaux, Nille! Kvankam, vi virinacxo! vi ne meritas, ke mi adiauxu vin. Adiaux Jens, Nils, kaj Kristofer! Adiaux mia filino Marte! Adiaux mia plej favorata! Pri vi mi scias, ke mi estas via patro; vi ja havas la vizagxon de via patro; ni egalas unu la alian kiel du gutoj de akvo. Adiaux mia plurkolora cxevalo, kaj dankon pro cxiu fojo kiam mi rajdis sur vi; post miaj propraj infanoj mi neniun beston amis kiel vin. Adiaux Fejerfaks, mia fidela hundo kaj gardanto de la pordo! Adiaux Mons, mia nigra kato! Adiaux miaj bovoj, miaj sxafoj, miaj porkoj! kaj dankon pro bona kompanio kaj pro cxiu tago, kiam mi konis vin. Adiaux.... Ahx nun mi ne plu povas, tiom mi farigxas peza kaj senforta. (Li falas kaj restas kusxanta) JUGXISTO Plenumigxis bone. La dormigilo jam efikis; nun li dormas kiel sxtono. Pendigu lin; sed zorgu, ke li ne vundigxas, kaj ligu la sxnuron nur sub liaj brakoj. Nun ni volas vidi kiel li sin tenos kiam li vekigxos kaj trovos sin pendanta. (Ili fortiras lin.) KVINA AKTO UNUA SCENO (Jeppe pendas de pendigilo. Nille. Poste Jugxisto kaj sekvantaro.) NILLE (sxiras siajn harojn, frapas sian bruston kaj krias:) Ahx, ahx! cxu eblas ke mi vidu mian mildan edzon pendi tiel honte de pendigilo! Ahx, mia karega edzo! Pardonu al mi se mi kontrauxis al vi. Ahx, ahx! Mia konscienco vekigxas; tro malfrue mi nun pentas mian akran konduton; nur nun mi bedauxras vian foreston; nun mi rekonas kian mildan edzon mi perdis. Ahx, ke mi povus savi vin de la morto per mia propra vivo kaj mia sango! (Sxi visxas siajn okulojn kaj ploras amare. Intertempe la dormigilo cxesis efiki. Jeppe revekigxas kaj vidas sin pendanta en pendigilo kun manoj dorse ligitaj; li auxdas sian edzinon plendi, kaj parolas al sxi.) JEPPE Estu kontenta, mia kara edzino, ni cxiuj iros tiun vojon. Iru hejmen kaj zorgu pri via domo kaj pri miaj infanoj. Mian rugxan jakon vi rekudru por eta Kristofer; kio restos, tion Marte havu por cxapelo. Antaux cxio zorgu pri mia plurkolora cxevalo, ke gxi estu bone flegata; cxar mi amis tiun beston, kvazaux gxi estus mia samsanga frato. Se mi ne estus morta, mi multe pli al vi dirus. NILLE A... a... a...! Kio estas? Kion mi auxdas? Cxu mortinto povas paroli? JEPPE Ne timu, Nille! Mi al vi faros neniun malicon. NILLE Ahx mia karega edzo! K
PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   >>  



Top keywords:

Adiaux

 

pendigilo

 

plurkolora

 

cxevalo

 

dankon

 

auxdas

 
dormigilo
 

infanoj

 

neniun

 

beston


pendanta
 

Kristofer

 

karega

 

venenon

 

mildan

 

malfrue

 

Intertempe

 

visxas

 
cxesis
 

okulojn


revekigxas

 
ploras
 

vekigxas

 

konscienco

 

foreston

 
bedauxras
 

pentas

 
konduton
 

rekonas

 

Pardonu


kontrauxis

 

perdis

 

propra

 

samsanga

 

kvazaux

 

flegata

 

cxapelo

 
Antaux
 

malicon

 

paroli


mortinto
 
kontenta
 

edzino

 
parolas
 
plendi
 
ligitaj
 

edzinon

 

rekudru

 

restos

 

rugxan