FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   >>  
tadon meritas; cxar vi estas krimulo. JEPPE Kion malbonan mi do faris? TRI VIROJ Tion vi tuj scios antaux la tribunalo. SESA SCENO (Jeppe. La tri viroj. Jugxisto. Du advokatoj. Atestanto.) (La jugxisto envenas kune kun kroma asistanto kaj eksidas sur sia segxo. Jeppe manligita dorse estas kondukata antaux la tribunalon.) ATESTANTO (antauxenpasxas kaj kulpigas lin tiel:) Jen estas viro, sinjoro Jugxisto, kiun ni ateste vidis ensxteligxi en la domon de la Barono, sxajnigi esti Lia Mosxto, surmeti liajn vestajxojn, tirani liajn servistojn; kaj cxar tio estas nekredeble impertinenta konduto, ni postulas nome de nia Sinjoro, ke li estu aparte severe punata kiel fortimiga ekzemplo por aliaj perfortuloj. JUGXISTO Cxu estas vere, kion oni imputas al vi? Eldiru por via defendo; cxar ni volas neniun kondamni neauxditan. JEPPE Ahx, mi kompatindulo! kion mi diru? Mi konfesas, ke mi meritas punon, sed nur pro la mono, kiun mi fordrinkis, kaj por kiu mi devis acxeti sapon. Krome mi konfesas, ke mi jxus estis en iu kastelo. Sed kiel mi tien envenis, kaj kiel mi ree elvenis, mi ne scias. UNUA ADVOKATO Jen Jugxisto mem auxdas el lia propra konfeso, ke li ebriigxis kaj en ebrio faris tian abomenan krimon, ke nun nur restas verdikti, cxu tia kruda krimulo povas senkulpigi sian krimon per ebrieco. Mi opinias, ke ne! Cxar tiel nek malcxasteco nek murdo estus punebla; cxiu ajn sercxus pretekstojn, kaj dirus, ke estis farita en ebrieco. Kaj, kvankam li povas pruvi ke li estis ebria, lia afero tamen ne plibonigxas; cxar estas dirite: Pro kio oni faras en ebrieco, oni punpagu kiam oni senebriigxas. Estas ja konate, ke pro tia krimo viro jxus estis punata, kvankam la krimulo lasis sin el naiveco delogi, kaj sxajnigis, ke li estus Sinjoro; sed lia naiveco kaj stulteco ne povis savi lin de la morto. Cxar puno sole ekzistas kiel ekzemplo por aliuloj. Mi rakontus la historion, se mi ne timus per tio tro longigi la proceson. DUA ADVOKATO Estimata sinjoro Jugxisto! Jena proceso aspektas al mi tiel stranga, ke mi ne kapablas kredi, ke la afero tiel vere okazis, kvankam estus pliaj atestantoj. Simplanima farmisto ensxteligxus en la biendomon de Sinjoro, kaj prezentus sin kiel lian personon, sen surpreni lian vizagxon kaj staturon? Kiel li povus penetri en la dormo-cxambron de Sinjoro? Kiel li povus surmeti la vestajxojn de Sinjoro, sen esti observata de iu? Ne, sinjoro Jugxisto! oni povas vidi, ke estas fik
PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   >>  



Top keywords:

Jugxisto

 

Sinjoro

 

ebrieco

 

sinjoro

 

krimulo

 

kvankam

 
vestajxojn
 

krimon

 

surmeti

 

konfesas


naiveco
 

antaux

 

ekzemplo

 

meritas

 

punata

 

ADVOKATO

 

plibonigxas

 

dirite

 
senkulpigi
 

opinias


restas

 
verdikti
 

malcxasteco

 

farita

 

pretekstojn

 
punebla
 

sercxus

 
atestantoj
 

Simplanima

 

farmisto


ensxteligxus

 

okazis

 

proceso

 

aspektas

 

stranga

 

kapablas

 

biendomon

 
prezentus
 

observata

 

cxambron


penetri
 
personon
 

surpreni

 
vizagxon
 
staturon
 
Estimata
 

delogi

 

sxajnigis

 

stulteco

 

konate