FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   >>  
flamigxis, li tamen ne vekigxis el sia dormo. BARONO Tion faru. Fortiru lin tuj, surmetu al li belan cxemizon, kaj kusxigu lin en mian plej bonan liton. DUA AKTO UNUA SCENO JEPPE (Kusxanta en la lito de la Barono kun orpasamenta negligxo sur segxo. Li vekigxas kaj frotas siajn okulojn, rigardas cxirkauxen, konsternigxas, ree frotas la okulojn, palpas sian kapon kaj per la mano ekkaptas orbroditan noktocxapon. Li sxmiras kracxajxon sur la okulojn kaj ree frotas ilin, turnas la cxapon kaj rigardadas gxin, rigardadas sian belan cxemizon, kaj la negligxon, cxion; grimacas strange. Intertempe ludigxas kvieta muziko, kaj auxdante tion Jeppe kunplektas la manojn kaj ploras. Kiam la muziko estas finita, li komencas paroli:) Ej, kio estas tio? Kia pompo estas jeno, kaj kiel estas mi al jeno veninta? Cxu mi songxas, aux cxu mi estas maldorma? Jes, mi estas klare maldorma. Kie estas mia edzino, kie estas miaj infanoj, kie estas mia domo, kaj kie estas Jeppe? Cxio estas sxangxita, ecx mi mem. Ej, kio do estas tio cxi? Kio do estas tio cxi? (Krias mallauxte kaj timeme) Nille! Nille! Nille! Mi kredas, ke mi venis en la cxielon, Nille! kaj tio tute senmerite.--Tamen cxu vere estas mi? Aspektas al mi, ke jes; aspektas ankaux al mi, ke ne. Kiam mi palpas mian dorson, kiu ankoraux suferas pro la batoj, kiujn mi ricevis, kiam mi auxdas min paroli, kiam mi palpas mian kavan denton, sxajnas al mi, ke estas mi. Sed se mi rigardas mian cxapon, mian cxemizon, la tutan lukson antaux miaj okuloj, kaj auxskultas tiun dolcxan muzikon, jen diablo splitu min cxu mi povas imagi, ke estas mi. Ne estas mi; mil fojojn mi estu kanajlo se estas. Sed cxu eble mi songxas? Tamen sxajnas al mi ke ne. Mi provos pincxi mian brakon; se tiam ne doloras, jen mi songxas; se doloras, jen mi ne songxas.--Jes, mi sentis; mi estas maldorma. Certe mi estas maldorma; tion neniu povas disputi; cxar se mi ne estis maldorma, mi ja ne povis.... Sed kiel mi povas esti maldorma, kiam mi vere pripensas? Ne povas esti erare, ke mi ja estas Jeppe sur la Monto; mi ja scias, ke mi estas malricxa farmisto, sklavo, fripono, kornulo, malsata pediko, larvo, kanajlo; kiel mi povas samtempe esti Imperiestro kaj Sinjoro sur kastelo? Ne, jeno tamen estas nur songxo. Plej bone estas, ke mi paciencu gxis mi vekigxos. (La muziko rekomencas, kaj Jeppe ankorauxfoje ekploras.) Ahx! cxu eblas ion tian auxdi en dormo? Ne eblas. Sed se estas songxo, ke mi neniam
PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   >>  



Top keywords:

maldorma

 

songxas

 

frotas

 

okulojn

 

muziko

 

palpas

 
cxemizon
 

doloras

 

cxapon

 

rigardas


rigardadas
 

paroli

 

sxajnas

 

kanajlo

 

songxo

 

splitu

 

diablo

 

antaux

 
ricevis
 

suferas


ankoraux

 
auxdas
 

auxskultas

 

dolcxan

 

okuloj

 
lukson
 

denton

 
muzikon
 

sentis

 

kastelo


Sinjoro

 

Imperiestro

 

malsata

 

pediko

 

samtempe

 

paciencu

 

neniam

 
ekploras
 

vekigxos

 

rekomencas


ankorauxfoje
 
kornulo
 

fripono

 
brakon
 
dorson
 
pincxi
 

provos

 

fojojn

 

disputi

 

malricxa