FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   >>  
revekigxu! kaj se mi estas en deliro, ke mi neniam refarigxu sagxa; cxar mi alvokus antaux tribunalon tiun kuraciston, kiu kuracus min, kaj malbenus tiun, kiu vekus min. Sed mi nek songxas nek deliras; cxar mi memoras cxion, kio okazis al mi. Mi ja memoras, ke mia karmemora patro estis Nils sur la Monto, mia avo Jeppe sur la Monto, mia edzino ja nomigxas Nille, sxia skurgxo "Majstro Erik", miaj filoj Jens, Nils kaj Kristofer. Ho jen! nun mi eltrovis kio estas: estas la alia vivo, estas Paradizo, estas la cxielo. Eble hieraux mi drinkis min morta cxe Jakob sxuisto, mortis kaj tuj venis en cxielon. La morto do ne estas tiel terura sperto kiel oni imagas; cxar mi nenion sentis. Nun eble en cxi momento staras Sinjoro Jesper sur la pupitro farante enterigan predikon super mi; eble li diras: Tian finon ricevis Jeppe sur la Monto; li vivis kiel soldato kaj mortis kiel soldato. Oni povas disputi cxu mi mortis surtere aux surakve; cxar mi eliris suficxe humida el tiu cxi mondo. Ahx, Jeppe! tio estas io alia ol piede iri kvar mejlojn al la urbo por acxeti sapon, kusxi sur pajlo, esti batata de via edzino kaj ricevi kornojn de la diakono. Ahx, al kia felicxego estas via peno kaj viaj maldolcxaj tagoj transformitaj. Ahx, mi devas plori pro gxojo, precipe kiam mi pensas, ke tio okazis al mi tute senmerite. Sed unu penso laboras en mia kapo; nome ke mi estas tiom soifa, ke miaj lipoj gluigxas. Se mi dezirus denove esti viva, estus nur por ricevi krucxon da biero por refresxigi min; cxar al kio jena pompo antaux la okuloj kaj cxe la oreloj, kiam mi mortu denove pro soifo? Mi memoras, ke la pastro ofte diris, ke en la cxielo oni nek malsatas nek soifas, kaj ankaux ke tie oni retrovos cxiujn siajn mortintajn amikojn; sed mi gxismorte turmentigxas pro soifo; krome mi estas ja tute sola, mi vidas ecx ne unu homon; mi devus ja almenaux trovi mian avon, kiu estis tia deca homo, kiu postlasis ecx ne sxilingon de nepagita sxuldo al la biena Sinjoro. Mi ja scias, ke multaj homoj vivis same dece kiel mi; kial mi do sola venu en cxielon? Do ne eblas, ke estas la cxielo. Sed kio do estas? Mi ne dormas, mi ne maldormas; mi ne mortis, mi ne vivas; mi ne deliras, mi ne estas sagxa; mi estas Jeppe sur la Monto, mi ne estas Jeppe sur la Monto; mi estas malricxa, mi estas ricxa; mi estas mizera farmisto, mi estas Imperiestro. A... A... A...! Helpu! Helpu! Helpu! (Je tiu lauxta kriado envenas kelkaj homoj, kiuj tamen antauxe staris kasxe por vidi, ki
PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   >>  



Top keywords:

mortis

 

memoras

 

cxielo

 

ricevi

 

denove

 

Sinjoro

 
soldato
 

cxielon

 

okazis

 

deliras


edzino
 

antaux

 

envenas

 

krucxon

 

kelkaj

 

pastro

 

malsatas

 

kriado

 
okuloj
 

oreloj


refresxigi

 
laboras
 

senmerite

 

precipe

 

pensas

 
staris
 

dezirus

 
lauxta
 

gluigxas

 

antauxe


maldormas

 

postlasis

 

dormas

 

sxilingon

 

nepagita

 

multaj

 

sxuldo

 
malricxa
 

mortintajn

 

amikojn


cxiujn
 
retrovos
 

soifas

 
ankaux
 
gxismorte
 
turmentigxas
 

mizera

 

almenaux

 

farmisto

 

Imperiestro