FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31  
32   33   34   35   36   >>  
azis malbenite, Jakob! Vi ja povas memori, cxu? Mi ne povas nei, ke mi estis timema...] JAKOB Jes ja! Severe estas kontrauxiri la morton. Antaux la malamiko oni estas ja suficxe pia. JEPPE Jes, vere; mi ne scias pro kio; cxar mi kusxis la tutan nokton antaux la atakcio legante la psalpetron de Davido. JAKOB Mirigas min, ke vi, kiu antauxe estis soldato, permesas al via edzino vin tirani. JEPPE Mi! Ke mi nur havus sxin cxi tie, kaj jen vi vidus kiel mi sxin bastonadus. Ankoraux unu glason, Jakob! (al si mem) Ankoraux restas al mi ok sxilingoj, kaj kiam ili estos fortrinkitaj, mi trinkos kredite. (lauxte) Versxu al mi ankaux krucxon da biero! In Leipsig var en Mand, In Leipsig var en Mand, In Leipsig var en Laederen Mand, In Leipsig var en Laederen Mand, In Leipsig var en Mand, Die Mand han nam en Fru, (K.t.p.) JAKOB Sanon, Jeppe! JEPPE Hej! He...j! He...! Je via sano kaj je mia sano kaj je la sano de cxiuj bonaj amikoj! He... He...j! JAKOB Cxu vi ne volas tosti por la intendanto? JEPPE Certe jes! Versxu por kromaj kvar sxilingoj. La intendanto estas estiminda viro. Kiam ni kasxdonas al li taleron, li jxuras je la savo de sia animo antaux la Grandsinjoro, ke ni ne kapablas pagi la farman luon.--Kanajlo kiu havas pli da mono. Vi kreditas min por sxilingo aux du. JAKOB Ne, Jeppe! nun vi ne eltenas trinki pli. Mi ne estas tia viro, ke mi deziras, ke la gastoj tro ebriigu sin en mia domo kaj trinku pli ol bone estas por ili. Mi pli sxatus perdi mian komercon ol tiel konduti; cxar estas peko. JEPPE Hej! ankoraux por sxilingo! JAKOB Ne, Jeppe, nun mi ne pli versxas. Pensu, ke vi devas iri longan vojon. JEPPE Kanajlo! Kadavracxo! Besto! Fripono! Hej, He...j! JAKOB Adiaux, Jeppe,--felicxan vojagxon! SEPA SCENO JEPPE (sola) Ahx, Jeppe; vi estas ebria kiel besto. Miaj gamboj ne volas porti min. Staru, vi kanajloj? Hej do! Kioma horo estas? Hej, Jakob hundsvot, skuster![3] Hej, por sxilingo! Staru, vi hundoj! Ne, diablo prenu min cxu ili volas stari. Dankon, Jakob sxuisto! Ankoraux unu. Auxskultu, kamarado! Kien la vojo al la urbo? Staru, mi diras. Jen! La besto estas ebria. Vi trinkis kiel kanajlo, Jakob! cxu tio estas brando por sxilingo? Vi mezuras kiel turko. (Dum li parolas, li falas kaj restas kusxanta.) [Piednoto 3--Ege insultacxa frazo. Hundsvot: hundinfikilo. Skuster: sxuistacxo.] OKA SCENO (Barono Nilus, la sekret
PREV.   NEXT  
|<   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31  
32   33   34   35   36   >>  



Top keywords:

Leipsig

 

sxilingo

 

Ankoraux

 

Versxu

 

restas

 

intendanto

 
sxilingoj
 

Laederen

 

antaux

 

Kanajlo


versxas
 

ankoraux

 

longan

 

sxuistacxo

 

Skuster

 

hundinfikilo

 

Barono

 

deziras

 
gastoj
 

ebriigu


trinki

 
sekret
 

eltenas

 

komercon

 

konduti

 
Kadavracxo
 

trinku

 
sxatus
 

Dankon

 

sxuisto


Auxskultu

 

kamarado

 

skuster

 

parolas

 

hundoj

 

diablo

 

kanajlo

 
brando
 

trinkis

 

hundsvot


insultacxa
 
mezuras
 

Hundsvot

 
Fripono
 
Adiaux
 
felicxan
 

vojagxon

 

kusxanta

 

kanajloj

 

Piednoto