estis fama, jam en forpasintaj epokoj, por aparta sensivo de
temperamento sin montranta, dum longaj periodoj, en multaj verkoj
de lauxdeginda arto kaj, pli lastatempe, en ripetitaj faroj de
malavarega sed senfanfarona almozo, kaj cetere en pasia sindedicxo
al la komplikajxoj, eble ecx pli ol al la tradiciaj kaj facile
rekoneblaj belecoj, de la muzikaj sciencoj. Mi eksciis ankaux la ege
rimarkindan fakton ke la tigo de la Usxera gento, kvankam gxuante
longtempajn honorojn, neniam fondis dauxran brancxon; alivorte, ke
la tuta familio sin limigis al rekta devenlinio kaj cxiam, krom ege
malgravaj kaj ege provizoraj varioj, ade sin limigas tiel. Estis tiu
manko, mi konsideris, primeditante la perfektan mantenadon de la
lokalo kaj la agnoskatan karakteron de la gento, kaj spekulativante
pri la ebla influo kiun la unua, dum la longa preterpaso de
jarcentoj, povintus trudi al la alia--estis tiu manko, eble, de
akcesora idaro, kaj la rezultinta sendevia transdono, de patro al
filo, de la hereda posedajxo kun la nomo, kiu, finfine, tiomagrade
kunidentigis la du ke la origina nomo de la bieno aliigxis en la
kuriozan kaj dubasencan nomon "Usxero-Domo"--nomon sxajnantan
ampleksi en la mensoj de la kamparanaro gxin uzanta, kaj la familion
kaj la familian domon.
Mi diris ke la sola rezulto de mia iom knabeca eksperimento--mia
subenrigardado en la lageton--estis pliprofundigo de la unua
malkutima efekto. Estas sendube ke la konscio pri la rapida
pligrandigo de mia supersticxo--cxar kial mi hezitu gxin nomi
tia?--utilis cxefe por plirapidigi tiun pligrandigon mem. Jam de
longa tempo mi konscias ke tia estas la paradoksa legxo pri cxiuj
sentoj bazitaj sur la teruro. Kaj eble pro tiu sola kialo okazis ke,
kiam denove mi levis la rigardon gxis la domo mem, for de ties bildo
en la lageto, ekkreskis en mia menso stranga fantazio--fantazio
tiel ridinda ke mi konsentas gxin mencii nur por elmontri la viglan
forton de la sensacoj kiuj min premis. Mi tiel aktivigintis mian
imagpovon ke mi komencis pensi efektive ke super la tutaj domego kaj
bieno pendas etoso propra nur al ili kaj al ilia cxirkauxejo--etoso
havanta nenian rilaton kun la aero de la cxielo, sed levigxinta el la
putrintaj arboj kaj la griza muro kaj la silenta lageto--pesta kaj
mistika vaporo, malhela, malenergia, apenaux videbla, plumba.
Forskuinte de sur mia spirito tion kio povintus esti nur songxo, mi
rigardis pli proksimdetale la veran aspekton de la konstruajxo. Gxia
c
|