xefa trajto sxajnis esti tiu de ekscesa antikveco. La miskolorigxo
kauxzita de la forpasintaj epokoj estis granda. Etaj fungoj sin
sternintis sur la tutan eksterajxon kaj pendis el la aleroj en
subtila, implikita retajxo. Malgraux tio videblis tamen nenia
eksterordinara kadukeco. Forfalintis nenia parto de la masonajxo;
kaj sxajnis esti sovagxa malkonformeco inter ties dauxre perfekta
kunligo de eroj kaj la dispecigxanta stato de la unuopaj sxtonoj.
Tiurilate la situacio multe memorigis al mi la sxajnigan tutecon
de malnova lignajxo putrinta dum longaj jaroj en iu forgesita
kelo sen difektigxi pro la interrompa spirado de la ekstera aero.
Krom tiu indikajxo pri vastskala putreco, tamen, la konstruajxo
elmontris malmultajn signojn pri malstabileco. Eble la rigardo de
kontrolanta observanto konstatintus apenaux percepteblan fendeton,
kiu, etendigxante ekde la tegmento de la domo sur la fasado, estigis
vojon suben laux la muro en zigzaga direkto, gxis sin perdigi en la
morozajn akvojn de la lageto.
Rimarkinte tiujn aspektajxojn, mi rajdis trans mallongan digvojon
gxis la domo. Atendanta servanto ricevis mian cxevalon kaj mi eniris
la gotikan arkopasejon de la halo. Sxtelpasxa valeto kondukis min de
tie, en silento, tra multaj malhelaj kaj kompleksaj koridoroj gxis
la laborejo de sia mastro. Multe da tio kion mi renkontis survoje
helpis, mi malscias kiel, pligrandigi la malklarajn sentojn pri kiuj
mi jam parolis. Dum la objektoj min cxirkauxantaj--dum la cxizajxoj
de la plafonoj, la sombraj tapiserioj sur la muroj, la ebona nigreco
de la plankoj, kaj la fantasmagoriaj armoriaj trofeoj kiuj klakadis
dum mi preterpasis, estis nur aferoj al kiuj, aux similaj al tiuj
al kiuj mi jam alkutimigxis ekde mia infaneco--dum mi malkuragxis
malagnoski kiom konata estas cxio tio--tamen mi miris ekkonsciante
kiom malkonataj estas la fantazioj kiujn estigis tiuj kutimaj bildoj.
Sur unu el la sxtuparoj mi renkontis la familian kuraciston. Lia
mieno, mi pensis, elmontris kunmiksitan aspekton de malnobla ruzado
kaj perplekseco. Li salutis min timege kaj preterpasis. Jxetgeste nun
la servanto malfermis pordon kaj min kondukis antaux sian mastron.
La cxambro en kiu mi min trovis estis ege granda kaj alta. La
fenestroj estis longaj, mallargxaj kaj pintigitaj kaj situis tiom
for disde la nigra kverka planko ke nepre maleblis ilin atingi
de interne. Malfortaj briletoj de rugxigita lumo malfermis vojon
tra la pergoligitaj vitroj kaj helpis sufi
|