o nek alia artefarita lumfonto; tamen tajdego
de intensaj radioj transruligxis cxie kaj banis la tutajxon en
makabra kaj maldeca pompo.
Mi jxus parolis pri tiu morba stato de la auxdnervo kiu
netolerebligis al la suferanto cxiun muzikon, krom kelkaj efektoj
de kordinstrumentoj. Estis, eble, la mallargxaj etendoj al kiuj li
sin limigis sur la gitaro kiuj naskigis, grandaparte, la fantazian
karakteron de liaj prezentadoj. Sed la arda _facileco_ de liaj
_improvizadoj_ maleksplikeblis. Ili fontis, versxajne, kaj en la
notoj kaj en la vortoj de liaj strangaj fantaziajxoj (cxar ne malofte
li sin akompanis per vortrimaj improvizajxoj) el tiuj intensaj mensaj
sinatento kaj koncentrado kiujn mi menciis antauxe, observeblajn,
laux mia dirajxo, nur dum apartaj momentoj de la plej alta artefarita
ekscitigxo. La vortojn de unu el tiuj rapsodioj mi facile memoras.
Gxi imponis al mi des pli forte, eble, tia kian li gxin havigis
al mi, cxar en la suba aux mistika fluo de ties signifo mi kredis
percepti, kaj je la unua fojo, plenan konscion cxe Usxero pri la
sxanceligxado de lia altnivela racio sur ties trono. La versoj, kiuj
titoligxis "La Hantita Palaco," tekstis proksimume, se ne lauxvorte,
jene:
I
En la plej verda el niaj valoj,
De bonaj angxeloj enlogxata,
Foje bela kaj eleganta palaco--
Radianta palaco--levis la kapon.
En la dominio de monarko Penso--
Gxi staris tie!
Neniam serafo etendis flugilon
Super teksajxo ecx duone tiel bela.
II
Standardoj flavaj, gloraj, orkoloraj,
Sur ties tegmento flirtis kaj sxvebis;
(Tio--cxio tio--okazis en la antikva
Tempo de multantauxaj tagoj)
Kaj cxiu delikata venteto kiu lantis,
En tiu dolcxa tiamo,
Laux la remparoj, plumhava kaj pala,
Foriris estigxinte flugilhava odoro.
III
Vagpromenantoj en tiu felicxa valo
Tra du brillumaj fenestroj vidis
Spiritojn movigxantajn muzike
Laux bone agordita liutlegxo,
Cxirkaux trono, kie sidante
(Nova Porfirio!)
En majesteco konforma kun lia gloro,
Videblis la estro de la regno.
|