ndan nervozan maltrankvilon. Por io de tiu speco
efektive jam min pretigis ne nur lia letero, sed ankaux memorajxoj
pri kelkaj knabecaj trajtoj, kaj konkludoj estigitaj de liaj strangaj
fizika strukturo kaj temperamento. Lia farado estis alterne viveca
kaj pauxta. Lia vocxo sxangxigxis rapide de trema hezitado (kiam
liaj animalaj spiritoj sxajnis stari en nepra kadukeco) al tiu speco
de energia precizado--tiu abrupta, peza, senurgxa, kavernsona
eldirmaniero--tiu plumba, memekvilibrita kaj sendifekte modulita
guturala eldirarto kiun ni konstatas cxe la perdita ebriulo aux la
malrevalorigebla opimangxanto, dum la periodoj de lia plej intensa
ekscitigxo.
Estis tial ke li parolis pri la celo de mia vizito, pri sia sincera
deziro vidi min, kaj la konsolo kiun li atendis ke mi liveru al li.
Li diskutis, iom longadetale, kion li konsideris esti la karaktero
de lia malsano. Temis, li diris, pri konstitucia kaj familia malico
pri kiu li malesperas malkovri solvon--simpla nervoza kondicxo, li
aldonis tujege, kiu baldaux sendube forpasos. Tio sin elmontris en
arego da kontrauxnaturaj sensacoj. Kelkaj el tiuj, dum li priskribis
ilin, min interesis kaj mistifikis; kvankam, eble, la terminoj kaj
la gxenerala maniero de la rakontado min surpezis. Li multe suferis
pro morba akreco de la sensoj; nur la plej sensaporaj mangxajxoj
tolereblis al li; lia korpo konsentis surporti nur vestajxojn
havantajn specialan teksturon; lin gxenis la odoroj de cxiuj floroj;
torturis liajn okulojn ecx la plej malforta lumo; kaj nur kelkaj
apartaj sonoj, tiuj de kordinstrumentoj, malsukcesis plenigi lin je
hororo.
De anomalia terurspecio mi taksis lin servodevigita sklavo. "Mi
pereos," li diris, "_devige_ mi pereos en tiu lamentinda frenezio.
Tiel, tiel, kaj en nenia alia maniero, mi finperdigxos. Mi timegas
la eventojn de la estonteco, ne pro ili mem, sed pro iliaj rezultoj.
Mi tremegas antaux la penso pri iu ajn okazontajxo, ecx la plej
sensignifa, povonta estigi premon sur tiun netolereblan maltrankvilon
de animo. Mi spertas, efektive, nenian malamon al dangxero, krom
rilate al ties nepra rezulto--teruro. En tiu senkuragxa--en tiu
bedauxrinda stato--mi pensas ke baldaux aux post baldaux alvenos la
periodo kiam necesos ke mi forlasu mian vivon kaj mian mensan sanon
kune, okaze de iu lukto kun la makabra fantomo: TIMO."
Mi eksciis, aldone, iom post iom, kaj pere de interrompitaj kaj
dubasencaj indicoj, ceteran malkomunan trajton de lia mensa stato
|