antauxgxuis lian kuneston kiel konsolon.
"Kaj cxu vi gxin ne vidis?" li diris abrupte, cxirkauxrigardinte
fikse en silento dum kelkaj momentoj--"cxu tial vi ne vidis
gxin?--nu, atendu! gxin vi ja vidos." Tiel parolinte, kaj zorge
sxirminte sian lampon, li hastis al unu el la fenestroklapoj kaj
jxetgeste malfermis gxin libere antaux la sxtormo.
La impeta kolerego de la eniranta vento preskaux nin levis de sur la
piedoj. Temis, efektive, pri sxtorma tamen severe bela nokto, nokto
sovagxe aparta pro sia teruro kaj sia beleco. Versxajne kirlventego
kunamasigintis sian potencon en nia cxirkauxejo; cxar okazis oftaj
kaj fortegaj sxangxigxoj de la blovdirekto de la vento; kaj la
preterkutima denseco de la nuboj (kiuj pendis tiel malsupre ke ili
premis la turetojn de la domo) ne malhelpis nin percepti la vivecan
viglecon je kiuj ili flugis de cxiuj punktoj unuj kontraux la aliajn,
sen foriri en la distancon. Mi diras ke ecx ilia preterkutima denseco
ne malhelpis nin percepti tion--tamen ni gxuis nenian ekvidon pri
la luno aux la steloj--nek okazis iu ajn ekbrilo de fulmo. Sed la
subaj surfacoj de la enormaj kunamasoj de agitita vaporo, aldone
al cxiuj surteraj objektoj nin proksime cxirkauxantaj, ardis en la
kontrauxnatura lumo de malklare scintila kaj klare videbla gasa
elspirajxo kiu cxirkauxpendis kaj vualis la domegon.
"Vi malrigardu--vi nepre malrigardu tion!" mi diris, tremegante, al
Usxero, dum mi lin kondukis, kun delikata perforto, de la fenestro
gxis segxo. "Cxi tiuj aperajxoj, kiuj vin konsternas, estas nur
ne malkutimaj elektraj fenomenoj--aux povas esti ke ilia makabra
naskigxo fontas el la fetora miasmo de la lageto. Ni fermu tiun
klapon; la aero estas malvarmiga kaj minacas vian korpon. Jen estas
unu el viaj plej sxatataj aventurromanoj. Mi legu kaj vi auxskultu;
kaj tiel kune ni forpasigu cxi tiun teruran nokton."
La antikva volumo enmanigita de mi estis _Freneza Rendevuo_ de
Kavaliro Lanceloto Kaningo; sed pli por maltauxga sxerco ol por
serioza aserto mi nomis gxin plej sxatata libro de Usxero; cxar,
efektive, gxia maldeca kaj senimaga longeco enhavis malmulton
povantan interesi la altan kaj spiritan idealecon de mia amiko. Gxi
estis tamen la sola cxemana libro; kaj mi nutris svagan esperon
ke en la ekstremismo mem de la malsagxajxo kiun mi deziris legi
(cxar la historio de mensaj malsanoj plenas je similaj anomalioj)
trovos malstrecxigxon la ekscitigxo nun agitanta la hipokondriulon.
Se mi kuragxintu
|