en fermado
ke niaj torcxoj, duonsufokite en gxia prema atmosfero, disponigis al
ni malmultan oportunon por kontrolado) estis malgranda, malseka kaj
nepre malhavis rimedon per kiu enirigi lumon; lokigxante, je granda
profundeco, neprege sub tiu parto de la konstruajxo kiun enestis mia
persona cxambraro. Gxi plenumis, versxajne, en foraj feuxdaj epokoj,
la malbonegan rolon de karcero kaj, en postaj tagoj, tiun de deponejo
por pulvo aux alia ege bruliva materio, cxar parto de ties planko,
kaj la tuta internajxo de longa arkopasejo tra kiu ni gxin atingis,
estis zorge tegita je kupro. La pordego, farite el masiva fero, estis
simile sxirmita. Gxia pezego faris malkutime akutan raspan sonon dum
gxi movigxis sur siaj cxarniroj.
Subenmetinte nian malgxojigan sxargxon sur stablojn en tiu regiono
de hororo, ni iom flankenturnis la ankoraux malsxrauxbitan kovrilon
de la cxerko kaj rigardis la vizagxon de la enlogxanto. Rimarkinda
simileco inter frato kaj fratino nun je la unua fojo altiris mian
atenton; kaj Usxero, diveninte eble miajn pensojn, elmurmuris kelkajn
vortojn informantajn ke la mortinto kaj li estis gegxemeloj kaj ke
cxiam ekzistis inter ili simpatioj de apenaux komprenebla karaktero.
Niaj rigardoj restis tamen malmultlonge sur la virino--cxar maleblis
sxin rigardi senmire. La malsano tiel entombiginta sxin en la pleneco
de la juneco, postlasis, kiel ofte okazas en cxiuj malsanoj de ege
katalepsia karaktero, la similajxon de pala rugxigxo sur la brusto
kaj la vizagxo, kaj sur la lipoj tiun suspektinde lantan rideton
kiu estas tiel terura en la morto. Ni remetis kaj sxrauxbfiksis
la kovrilon kaj, sxlosinte la feran pordegon, sekvis nian vojon,
penadege, gxis la apenaux malpli malgajajn cxambrarojn de la supra
parto de la domo.
Kaj nun, post kelkaj tagoj de amara lamentado, videbla sxangxigxo
agis sur la trajtojn de la mensa malsano de mia amiko. Lia kutima
maniero malaperis. Siajn ordinarajn okupojn li malatentis aux
forgesis. Li vagiradis de cxambro al cxambro kun hasta, malkonstanta
kaj sencela pasxo. La paleco de lia vizagxo alprenis, se tiajxo
eblas, pli makabran koloron--sed la lumeco de liaj okuloj nepre
estingigxintis. La antauxe malofta rauxketeco de lia vocxo ne plu
auxdigxis; kaj tremega vibradeto, kvazaux kauxzite de nepra teruro,
karakterizis seninterrompe lian eldiradon. Estis momentoj, efektive,
kiam mi pensis ke lia sencxese agitata menso baraktas sub la pezo
de iu premega sekreto por malkovri kiun
|