FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   >>  
traux ties timigega bruo, kies ekvivalento neniam antauxe auxdigxis." Cxi tie denove mi pauxzis abrupte, kaj spertis nun senton de sovagxa mirego--cxar nepre maleblis dubi, en la nuna kazo, ke efektive mi auxdis (kvankam el kiu direkto gxi fontis mi malsukcesis diri) mallauxtan kaj sxajne foran, tamen rauxkan, dauxran kaj preterkutiman kri- aux gratsonon--la nepran ekvivalenton de tio kion mia imago jam naskigis por la kontrauxnatura kriego de la drako tia kian priskribis la rakontisto. Premite, kiel mi ja estis, je la okazo de la dua kaj eksterordinarega koincido, far mil kontrauxstarantaj sensacoj, en kiuj superis miro kaj terurego, mi retenis tamen suficxan spiritopretecon por eviti eksciti, per iu ajn komento, la sentivan nervozecon de mia kunestanto. Mi nepre malcertis cxu li rimarkis la koncernajn sonojn; kvankam, efektive, dum la lastaj kelkaj minutoj okazis stranga sxangxigxo en lia konduto. De pozicio alfrontinta la mian, iom post iom li cxirkauxmovis sian segxon gxis gxin postenigi en alfrontado al la cxambropordo; tial mi gxuis nur duonvidon pri liaj trajtoj kvankam mi konsciis ke liaj lipoj tremetas, kvazaux en neauxdebla murmurado. Lia kapo falintis sur sian bruston--sed mi certis ke li ne estas en la dormo, pro la largxa kaj rigida malfermajxo de la okulo kiam mi ekvidetis gxin en profilo. La emocio de lia korpo, cetere, malakordis kun tiu pensado--cxar li sxanceligxis de flanko al flanko kun delikata tamen konstanta kaj sensxangxa svingado. Rapide konsciinte pri cxio tio, mi reprenis la rakonton de Lanceloto, kiu tekstis jene: "Kaj nun la cxampiono, eskapinte el la terura furiozo de la drako, pripensante la latunan sxildon kaj la rompon de la cxarmo gxin surkusxanta, forigis la kadavron de sur la vojo antaux si kaj alproksimigxis kuragxe trans la argxentan pavimon de la kastelo gxis la muro kie pendis la sxildo; kiu verdire ne atendis lian finalvenon, sed sin faligis cxe liaj piedoj sur la argxentan plankon kun grandega kaj sonorega bruacxo." Tujege post kiam tiuj silaboj trapasis miajn lipojn--kvazaux efektive en tiu momento latuna sxildo falis peze sur argxentan plankon--mi perceptis distingan, kavsonan, metalan kaj sonoregan, sed sxajne dampitan reehxadon. Entute maltrankviligite, mi starigxis eksalte; sed la konstanta sinlulado de Usxero dauxris seninterrompe. Mi alhastis la segxon sur kiu li sidis. Lia rigardo estis fiksfleksita antaux li kaj tra lia tuta vizagxo regis sxtona rigideco. Sed,
PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   >>  



Top keywords:
efektive
 

kvankam

 

argxentan

 

antaux

 
konstanta
 
plankon
 

sxildo

 

flanko

 

sxajne

 
segxon

kvazaux

 

pripensante

 

furiozo

 

eskapinte

 

terura

 

Lanceloto

 

tekstis

 

latunan

 

cxampiono

 
sxildon

alproksimigxis
 

kuragxe

 

timigega

 

cxarmo

 

rompon

 

surkusxanta

 

forigis

 

kadavron

 

rakonton

 
profilo

emocio

 
cetere
 
ekvidetis
 

auxdigxis

 
largxa
 
rigida
 
malfermajxo
 

malakordis

 
antauxe
 

svingado


sensxangxa

 
Rapide
 

konsciinte

 

pavimon

 

delikata

 

neniam

 

pensado

 

sxanceligxis

 

ekvivalento

 

reprenis