tormo
dauxre agis kun sia tuta furiozo dum mi min trovis transiranta la
malnovan digvojon. Subite pafiris laux la vojo sovagxa lumo kaj mi
turnigxis por vidi de kie devenis tiel malkutima brilego; cxar restis
malantaux mi nur la vasta domo kaj ties ombroj. La brilego fontis
el plena, subigxanta, sangorugxa luno kiu nun scintilis klarege
tra tiu antauxe apenaux videbla fendigxo kiu, laux mia pli frua
priskribo, etendigxis ekde la tegmento de la konstruajxo, en zigzaga
direkto, gxis ties bazo. Dum mi spektadis, tiu fendigxo plilargxigxis
rapidege--sentigxis feroca ekspiro de la kirlvento--la tuta orbo de
la satelito aperis subite antaux mia rigardo--mia cerbo sxanceligxis
dum mi vidis disigxi hastege la potencajn murojn--auxdigxis longa
tumulta kriegado kvazaux la sono de mil akvoj--kaj la profunda kaj
mucida lageto cxe miaj piedoj fermigxis moroze kaj silente sur la
eroj de "USXERO-DOMO."
NOVELOJ DE USONAJ VERKISTOJ
Esperantigitaj de EDWIN GROBE
kaj
Haveblaj cxe ELNA LIBROSERVO
P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono
ALCOTT, LOUISA MAY: MIA KONTRABANDULO
ANDERSON, SHERWOOD: TRI NOVELOJ ("La Morto en la Arbaro," "La
Reveno," "La Perdita Romano")
FITZGERALD, F. SCOTT: LA DIAMANTO TIEL GRANDA KIEL RIC-HOTELO
HAWTHORNE, NATHANIEL: TRI NOVELOJ ("La Eksperimento de D-ro
Hejdegero," "La Nigra Vualo de la Pastoro," "Juna Bonulo Brauxno")
IRVING, WASHINGTON: LA LEGENDO DE DORM-VALETO
IRVING, WASHINGTON: TRI NOVELOJ ("Ripo van-Vinklo," "Al la Leganto,"
"Aventuro de la Germana Studento")
JAMES, HENRY: LA TURNO DE LA SXRAUXBO (en tri libretoj: I, II, III)
POE, EDGAR ALLAN: LA FALO DE USXERO-DOMO
POE, EDGAR ALLAN: LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO
POE, EDGAR ALLAN: TRI NOVELOJ ("La Barelo de Amontilado," "La
Denuncema Koro," "Manuskripto Trovita en Botelo")
TWAIN, MARK: TRI CETERAJ NOVELOJ ("La Amaventuro de la Eskimoa
Frauxlino," "Kanibalismo en la Vagonoj," "Bonsxanco")
TWAIN, MARK: TRI NOVELOJ ("Konfeso de Mortanto," "La Fifama Saltanta
Rano de Kalavero-Konteo," "La Rakonto pri la Malbonkonduta
Knabeto")
WHARTON, EDITH: ALIAJ TEMPOJ
WHARTON, EDITH: LA LONGA DAUXRO
End of the Project Gutenberg EBook of La Falo de Usxero-Domo, by Edgar Poe
*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA FALO DE USXERO-DOMO ***
***** This file should be named 17425.
|