dum mi metis la manon sur lian sxultron, forta tremego
skuis lian tutan korpon; malsaneca rideto tremetis cxirkaux liaj
lipoj; kaj mi vidis ke li parolas en mallauxta, hasta, galimatia
murmurado, kvazaux malkonsciante pri mia cxeesto. Klinigxante
proksime super li, finfine mi komprenis la teruran signifon de liaj
vortoj.
"Malauxdi gxin?--tute kontrauxe, mi ja auxdas gxin kaj jam antauxe
gxin auxdis. De longaj--longaj--longaj--multaj minutoj, multaj
horoj, multaj tagoj, mi auxdas gxin--tamen mi malkuragxis--ho,
kompatu min, mizeran mizerulon kiu mi estas!--mankis al mi la
kuragxo--mankis la _kuragxo_ ekparoli! _Ni entombigis sxin viva!_
Cxu mi ne diris ke miaj sensoj estas akutaj? Mi _nun_ diru al
vi ke mi auxdis sxiajn unuajn malfortajn movigxojn en la kava
cxerko. Mi auxdis ilin--antaux multaj, multaj tagoj--tamen
mankis al mi la kuragxo--_mankis la kuragxo ekparoli_! Kaj
nun--hodiauxnokte--Etelredo--ho! ho!--la rompo de la pordo de
la ermito, kaj la mortokriego de la drako, kaj la sonorego de la
sxildo!--ni diru, anstatauxe, la frakaso de sxia cxerko kaj la
grincado de la feraj cxarniroj de la karcero kaj sxiaj baraktoj
interne de la latuntegita arkopasejo de la kelo! Ho, kien mi
forrapidu? Cxu baldauxege sxi ne aperos cxi tie? Cxu sxi ne hastas
por riprocxi min pri mia senkonsiderado? Cxu mi ne auxdis sxiajn
pasxojn sur la sxtuparo?--Cxu mi ne perceptas tiun pezan kaj teruran
batadon de sxia koro? FRENEZULO!" Cxi tie li saltstarigxis furioze,
elkriegante siajn silabojn, kvazaux en la strebado li rezignus sian
animon. "FRENEZULO! MI DIRAS AL VI KE SXI NUN STARAS ALIFLANKE DE LA
PORDO!"
Kvazaux en la preterhoma energio de lia eldiro eltrovigxis la potenco
de iu sorcxo--la grandegaj antikvaj paneloj kiujn la parolinto
indikis pergeste, malfermis malrapide, en tiu momento, siajn pezegajn
kaj ebonajn makzelojn. Tio estis la faro de la hastega ekblovo--sed
tiam ekstere de tiuj pordoj ja staris la alta kaj envolvita figuro
de Damo Madelino de Usxero. Estis sango sur sxiaj blankaj roboj kaj
la indicoj de kruela luktado sur cxiu hauxtero de sxia marasmigita
framo. Dum momento sxi restis tremante kaj sxanceligxante de flanko
al flanko sur la sojlo, tiam, kun mallauxta gxemanta krio, enfalis
pezege sur la korpon de sia frato kaj en siaj perfortaj kaj nun finaj
mortodoloregoj, lin faligis surplanken, kadavron kaj viktimon de la
teruroj kiujn li antauxtimis.
El tiu cxambro kaj el tiu domego mi fugxis konsternigite. La sx
|