jn--kaj kelkajn blankajn trunkojn de putrintaj arboj--kun
nepra depremo de animo kiun mi scipovas kompari kun nenia surtera
sensaco pli tauxge ol kun la postrevo de opiofestinto--la amara
replongxo en cxiutagan vivadon--la malbelega forfalo de la vualo.
Ekestis glaciigxo, sinkado, malsanigxo de la koro--senkompensa
morneco de pensado kiun sukcesis survojigi gxis sublimeco nenia
premego de la imagpovo. Kio--mi pauxzis por primediti la temon--kio
min tiom maltrankviligis dum mi rigardis Usxero-Domon? Estis mistero
nepre nesolvebla; cetere mi malsukcesis barakti kun la ombraj
fantazioj kiuj min kunpremis dum mi meditadis. Mi devis min turni al
la maltauxga konkludo ke, dum sendube ja ekzistas kombinoj de tre
simplaj naturaj objektoj havantaj la povon nin tiel afekcii, tamen
la analizo de tiu povo nombrigxas inter konsideradoj preterpasantaj
nian komprenon. Eblas, mi pensis, ke simpla malsama arangxo de la
trajtoj de la sceno, de la detaloj de la bildo, suficxos por aliigi
aux ecx entute nuligi ties kapablon fari malfelicxan efekton; kaj,
responde al tiu hipotezo, mi bridrimenis mian cxevalon cxe la kruta
bordo de nigra kaj nebularda lageto kusxanta en senbrua heleco apud
la logxejo kaj subenrigardis--sed kun tremego ecx pli ekscitanta ol
antauxe--la rearangxitajn kaj inversigitajn bildojn pri la griza
karekso kaj la makabraj arbotrunkoj kaj la okulsimilaj fenestroj.
Tamen en cxi tiu domego de morneco mi nun celis gastadi dum kelkaj
semajnoj. Gxia proprietanto, Roderiko Usxero, estis unu el miaj
plej intimaj amikoj dum nia knabeco; tamen multaj jaroj forpasis
ekde nia lasta renkontigxo. Letero, tamen, atingintis min en fora
regiono de la lando--letero de li--kiu, pro sia senbride petema
karaktero, invitis nur vivpersonan respondon. La manuskripto vidigis
indicojn pri nervoza maltrankvilo. La leterinto priparolis seriozegan
korpan malsanon--mensan malsanon kiu lin premas--kaj pri sincera
deziro vidi min, kiel lian plej bonan, kaj efektive solan amikon,
kun la celo, pere de la plezuro de mia kompanio, iom malpligrandigi
lian malsanon. Estis la maniero en kiu diritis cxio tio, kaj
multe pli--estis la sxajna _koreco_ kiu akompanis la peton--kiu
malpermesis min heziti; rezulte mi obeis tujege kion mi dauxre
konsideris ege malkutima alvoko.
Kvankam, kiel knaboj, ni estis ecx intimaj kunirantoj, mi malmulte
sciis tamen pri mia amiko. Lia distancemo estis cxiam ekscesa
kaj konstanta. Mi konsciis tamen ke lia ege antikva familio
|