s taksi la situacion, efektive, laux la freneza
trostrecxita mieno de entuziasmo kun kiu li auxskultis, aux sxajnigis
auxskulti, la vortojn de la rakonto, eble mi rajtintus min gratuli
pri la sukceso de mia procedo.
Mi alvenintis tiun bone konatan parton de la rakonto kie Etelredo,
heroo de la Rendevuo, malsukcesinte peti pacan eniron en la logxejon
de la ermito, entreprenas eniri perforte. Cxi tie, oni memoru, la
rakonto tekstas jene:
"Kaj Etelredo, kiu havis nature kuragxan koron kaj kiu estis nun
des pli forta pro la potenco de la vino kiun li trinkintis, ne plu
prokrastis alparoli la ermiton, kiu havis, verdire, obstinan kaj
malican karakteron, sed, sentante la pluvon sur siajn sxultrojn, kaj
timante pligrandigxon de la sxtormo, levis senhezite sian klabon,
kaj, per batoj, rapide faris malfermajxon por sia gantita mano en la
lignajxoj de la pordo; kaj nun tirante fortege, li tiel fendis kaj
frakasis kaj disigis cxion ke la bruo de la seka kaj kavsona ligno
forsendis ehxoan alarmsignalon en la tutan arbaron."
Je la fino de tiu frazo mi eksaltetis kaj, dum momento, pauxzis; cxar
sxajnis al mi (kvankam tujege mi konkludis ke mia ekscitita fantazio
min trompis)--sxajnis al mi ke, el iu forega parto de la domego
atingis, malklare, miajn orelojn, io povanta esti, en sia preciza
simileco de karaktero, la ehxado (tamen sufokita kaj mallauxta,
kompreneble) de la krak- kaj frakassonoj mem kiujn Kavaliro Lanceloto
tiom zorgadetale priskribis. Estis, sendube, nur la koincido kiu
fikstenis mian atenton; cxar, inter la klakado de la fenestroklapoj
kaj la kutimaj kunmiksitaj bruoj de la ade plifortigxanta sxtormo,
la sono enhavis en si mem nenion, certe, rajtantan min interesi aux
perturbi. Mi dauxrigis la rakonton:
"Sed la brava cxampiono Etelredo, nun trairinte la pordon, ege
kolerigxis kaj mistifikigxis perceptante nenian signon pri la
malica ermito; sed, anstatauxe, renkontante drakon de skvama kaj
granddimensia aspekto kaj fajra lango, sidantan en gardpozo antaux
palaco de oro, kun planko de argxento; kaj sur la muro pendis sxildo
de brila latuno surportanta tiun surskribon:
Konkerinto estas kiu cxi-tien eniras;
Gajnos la sxildon kiu pereigos la drakon;
kaj Etelredo levis la klabon kaj frapis la kapon de la drako, kiu
falis antaux li, kaj liveris sian pestan spiradon kun sxirkriego tiel
terura kaj rauxka, kaj krome tiel penetranta, ke Etelredo sentis
la deziron manfermi la orelojn kon
|