li penadas naskigi la
bezonatan kuragxon. Alifoje mi devis konkludi ke cxio nur fontas el
la malklarigeblaj kapricoj de la frenezio, cxar mi vidis lin spektadi
malplenejojn dum horoj, en pozo de la plej profunda atento, kvazaux
auxskultante iun imagan sonon. Malmirinde estas ke lia kondicxo min
teruris--min infektis. Mi sentis supervenketi min, sxtelpasxe sed
konstantaritme, la sovagxajn influojn de liaj personaj fantaziaj
tamen imponegaj supersticxoj.
Estis precipe, kiam mi enlitigxis malfruhore en la nokto de la
sep-oka tago post kiam ni deponis Damon Madelinon en la karceron, ke
mi spertis la plenan potencon de tiaj sentoj. La dormo malkonsentis
alproksimigxi mian liton--dum pli kaj pli forlantis la horoj. Mi
penadis nuligi per logika rezonado la nervozecon kiu min regis. Mi
strebis kredi ke pri granda parto, se ne pri la tutajxo de tio kion
mi sentis, respondecas la mistifika influo de la morna meblaro de
la cxambro--la malhelaj kaj cxifonigitaj drapajxoj kiuj, torture
ekvigligite far la spirado de levigxanta sxtormo, sxanceligxis
maltrankvile tien kaj reen sur la muroj kaj susuris malcerte inter
la ornamajxoj de la lito. Sed miaj klopodoj vanis. Malbridebla
tremado invadis iom post iom mian korpon; kaj, finfine, sur mian
koron mem sidigxis inkubo de nepre senkiala timo. Forskuante tion per
anhelo kaj luktogesto, mi min levis sur la kusenoj kaj, sincerege
fiksrigardante la intensan malhelon de la cxambro, auxskultis--mi
malscias la kialon, sed instinkta spirito min instigis--kelkajn
mallauxtajn kaj malklarajn sonojn devenantajn, tra la pauxzoj de la
sxtormo, kaj je longaj intertempoj, mi malsciis de kie. Supervenkite
de intensa sento de hororo, neklarigebla kaj netolerebla, jxethaste
mi vestigxis (cxar mi pensis ne plu povi dormi dum la nokto) kaj
strebis min eligi el la lamentinda kondicxo en kiun mi falintis, per
rapida cxirkauxpromenado, tien kaj reen, en la cxambraro.
Mi plenumis nur kelkajn cxirkauxiradojn en tiu maniero kiam malpeza
pasxsono sur najbara sxtuparo min atentigis. Baldaux mi gxin rekonis
kiel tiun de Usxero. La sekvintan momenton li frapsonis, kun delikata
tusxo, cxe mia pordo kaj eniris, portante lampon. Lia vizagxo estis,
kiel kutime, kadavre pala--sed aldone enestis lian rigardon speco
de freneza gxojego--en lia tuta konduto vidigxis speco de versxajne
retenita _histerio_. Lia maniero min konsternegis--sed io ajn
prefereblis al la soleco kiun mi tolerintis dum tiom longa tempo, kaj
mi ecx
|