aux la akvoj kaj la muroj. La rezulto
elmontrigxis, li aldonis, en tiu silenta, tamen gxenega kaj terura
influo forminta dum jarcentoj la sortojn de lia familio, kaj farinta
de _li_ tion kion mi vidis--tion kio li nun estis. Komentadon tiaj
opinioj malbezonas kaj neniajn komentojn mi faru.
Niaj libroj--la libroj konsistingintaj dum jaroj ne malgrandan
parton de la mensa ekzisto de la malsanulo--nepre tauxgis, kiel
oni rajtas supozi, al tiu fantoma karaktero. Ni kunstudis atentege
verkojn kiel _Verdverdo kaj Verdflavo_ de Graseto; _Belfegoro_
de Makjavelio; _Cxielo kaj Infero_ de Svedenborgo; _La Subtera
Vojagxo de Nikolao Klimo_ de Holbergo; _Kiromancio_ de Roberto
Fludo, tiun de Johano de Indagxineo, kaj tiun de Delacxambro;
_Vojagxo en la Bluan Distancon_ de Tiko, kaj _Urbo de la Suno_ de
Kampanelo. Nia plej sxatata volumo estis malgranda oktava eldono de
_Directorium Inquisitorium_, de la Dominikano Ejmeriko de Gxirono;
kaj estis partajxoj de _Pomponius Mela_, pri la malnovaj afrikaj
satirusoj kaj egiptajxoj super kiuj Usxero sidis en primeditado
dum horoj. Plejmulte placxis al li tamen tralegi precipe raran kaj
kuriozan libron en kvartaj gotikajxoj--manlibron de forgesita
eklezio--_Vigiliae Mortuorum Chorum Ecclesiae Maguntinae_.
Mi malsukcesis malpensi pri la sovagxa ceremoniaro de tiu verko
kaj ties probabla influo sur la hipokondriulon kiam, iun vesperon,
dirinte abrupte al mi ke Damo Madelino ne plu ekzistas, li deklaris
sian intencon konservi sxian kadavron dum du semajnoj (antaux ties
fina enterigo) en unu el la multaj keloj situantaj interne de la
cxefmuroj de la konstruajxo. La praktikan kialon tamen por tiu
malkutima procedo mi pensis malhavi la rajton kontrauxstari. Kondukis
la fraton al tiu decido (tiel li diris al mi) lia konsiderado pri la
malkutima karaktero de la malsano de la mortinto, kelkaj maldiskretaj
kaj avidaj demandoj flanke de sxiaj kuracistoj, kaj la fora kaj
malkasxita loko de la familia tombejo. Mi malneu ke, rememorante la
sinistran mienon de la homo kiun mi renkontis sur la sxtuparo en la
tago de mia alveno cxe la domo, mi sentis nenian deziron malaprobi
kion mi taksis plej favore maldangxera kaj neniel kontrauxnatura
antauxzorgo.
Responde al la peto de Usxero, personamane mi helpis lin arangxi
la provizoran entombigon. Kiam la kadavro ekestis en la cxerko, ni
ambaux, kaj nur ni, gxin alportis al ties ripozejo. La kelo en kiu
ni gxin deponis (kaj kiu dum tiom longa tempo restintis
|