IV
Kaj tute perl- kaj rubenbrila
Estis la bela palacopordego,
Tra kiu alvenis fluante, fluante, fluante
Kaj sencxese scintilante,
Ehxoaro kies sola placxa
Tasko estis lauxdkanti,
En vocxoj de supera beleco,
La spriton kaj la sagxecon de sia rego.
V
Sed malicajxoj, en roboj de malgxojo,
Atakis la altan bienon de la monarko;
(Ho, ni lamentu, cxar neniam nova mateno
Tagigxos super li, cxagrenito!)
Kaj, cxirkaux lia logxejo, la gloro
Kiu rugxigxis kaj ekfloris
Estas nur malhele memorita legendo
Pri enterigitaj tempoj.
VI
Kaj hodiauxaj vojagxantoj en tiu valo,
Tra la rugxlumaj fenestroj, vidas
Vastajn formojn kiuj movigxas fantazie
Laux disonanca melodio;
Dum, kvazaux rapida makabra rivero,
Tra la pala pordego,
Malbelega estajxaro elhastas sencxese,
Kaj ridas--sed ne plu ridetas.
Mi bone memoras ke sugestoj estigitaj de tiu balado nin kondukis
en pensvojon sur kiu evidentigxis opinio de Usxero kiun mi mencias
malpli pro ties noveco (cxar aliaj homoj tiel opiniis) ol pro la
persisto kun kiu li gxin proponis. Tiu opinio, en ties gxenerala
formo, asertis la sensivecon de cxiuj vegetajxoj. Sed, en lia
malbonordita fantazio la opinio alprenis pli auxdacan karakteron kaj
transpasxis, en kelkaj kondicxoj, en la regnon de aferoj neorganikaj.
Mankas al mi vortoj por esprimi la tutan etendon aux la sinceran
_entuziasmon_ de lia konvinko. La kredo tamen rilatis (kiel mi
sugestetis antauxe) al la grizaj sxtonoj de la logxejo de liaj
antauxpatroj. La kondicxoj de la sensiveco plenumigxis, li imagis,
en la arangxsistemo de tiuj sxtonoj--en la ordo laux kiu ili estis
apudmetitaj, kaj ankaux en tiu de la multaj fungoj sternitaj sur
ili kaj de la putrintaj arboj cxirkauxstarantaj--antaux cxio en la
longtempa seninterrompa dauxro de tiu arangxo kaj en ties duobligo
en la trankvilaj akvoj de la lageto. La indicaro--la indicaro pri
tiu sensiveco--videblis, li diris, (kaj cxi tie mi eksaltetis
dum li parolis) en la iompostioma tamen neprega kondensado de
propra atmosfero ilia cxirk
|