FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   >>  
e. Tion mi prijxuras." Tio meditemigis sxin. Baldaux sxi diris, kun eta suspiro: "Placxus al mi ekpovi logxi tie." Mi nur celis provizi sxin per valornormo kiun sxi scipovus kompreni. Sed mia celo mistrafis. Mi nur naskigis en sxi la supozon ke en Nov-Jorko balenoj estas abundaj kaj malmultkostaj kaj eksalivigis sxian busxon pri ili. Mi opiniis ke pli bone estus entrepreni mildigi la malbonon faritan de mi. Tial mi diris: "Sed se vi logxus tie, ne placxus al vi balenviando. Gxi placxas al neniu." "Kio!" "Efektive, balenviando placxas al neniu." "Sed _kial_ ne?" "Nu, mi ne bone scias. Temas pri antauxjugxado, mi opinias. Jes, jen la kialo. Nura antauxjugxado. Mi supozas ke starigis antauxjugxadon pri gxi iun antauxan fojon persono havanta nenion pli bonan por fari kaj post kiam tia kaprico estas eksurvojigita, vi scias, gxi emas dauxri senfine." "Tio veras, _nepre_ veras," diris la knabino mediteme. "Same kiel nia antauxjugxo pri sapo cxi tie--niaj triboj sentis antauxjugxon kontraux sapo en la komenco, vi scias." Mi ekrigardis sxin por certigi cxu sxi seriozas. Versxajne sxi jes ja seriozis. Mi hezitis, tiam diris, singarde: "Sed pardonu min. Cxu ili _sentis_ antauxjugxon kontraux sapo? Cxu _sentis_, kun isa finajxo?" kaj mia vocxo subenmoduligxis. "Jes. Sed nur en la komenco. Neniu bonvolis mangxi gxin." "Ho, jes. Nun mi komprenas. Antauxe mi ne kaptis vian ideon." Sxi reparolis: "Estis nura antauxjugxo. Kiam fremduloj alvenigis sapon cxi tien la unuan fojon, gxi placxis al neniu. Sed post kiam gxi lauxmodigxis, gxi placxis al cxiuj kaj nun havas gxin cxiu povanta pagi ties prezon. Cxu vi sxatas gxin?" "Jes ja, efektive. Se mi ne disponus pri gxi, mi mortus, precipe cxi tie. Cxu vi sxatas gxin?" "Mi gxin _amegas_. Cxu vi sxatas kandelojn?" "Mi ilin jugxas nepra bezonajxo. Cxu sxatas ilin vi?" Sxiaj okuloj kvazaux ekdancadis kaj sxi proklamis: "Ho! Ne parolu pri tio! Kandeloj! Kaj sapo! "Kaj fisxinternajxoj!" "Kaj fervojmazuto!" "Kaj negxsxlimo!" "Kaj balengraso!" "Kaj kadavrajxo! Kaj sauxrkrauxto! Kaj abelvakso! Kaj gudro! Kaj terebinto! Kaj melaso! Kaj--" "Ho, ne! Ne dauxrigu la liston! Mi pereos pro ekstazo!" "Kaj tiam kunservi cxion en sxlimtrogo kaj inviti la najbarojn kaj ekmangxegi!" Sed tiu vizio pri ideala bankedo estis troajxo por sxi kaj la kompatindulino svenis. Mi frotigis negxon kontraux sxian vizagxon kaj sxin reanimigis kaj post iom da t
PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   >>  



Top keywords:
sxatas
 

sentis

 

kontraux

 
balenviando
 

komenco

 
antauxjugxon
 

antauxjugxo

 

placxis

 

antauxjugxado

 

placxas


bankedo

 
alvenigis
 

kompatindulino

 

troajxo

 

lauxmodigxis

 

povanta

 

ideala

 

mangxi

 

fremduloj

 
frotigis

kaptis

 

Antauxe

 
komprenas
 

reanimigis

 

vizagxon

 

negxon

 

reparolis

 
svenis
 

ekmangxegi

 
parolu

liston

 

Kandeloj

 

bonvolis

 

pereos

 
ekdancadis
 

proklamis

 

dauxrigu

 
melaso
 

sauxrkrauxto

 

abelvakso


terebinto

 
kadavrajxo
 

balengraso

 

fisxinternajxoj

 

fervojmazuto

 

negxsxlimo

 

kvazaux

 

ekstazo

 

disponus

 

mortus