FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  
pala, starigxis. Cxiuj antauxsciis kio estas okazonta. Cxiuj pretigxis--cxiu emocio, cxiu signo pri ekscitigxo estis subpremitaj--nur trankvila pensema seriozo aperis en la okuloj kiuj nur lastatempe estis tiel sovagxaj. "Sinjoroj: Tion ni ne povas dauxre prokrasti! La horo cxemanas! Ni devas elekti tiun el ni devontan morti por provizi per mangxajxo la ceterajn." S-RO JOHANO J. VILJAMSO, el sxtato Ilinojso, starigxis kaj diris: "Sinjoroj, mi kandidatigas Pastoron Jakobon Sauxjeron el sxtato Tenesio." S-RO VILHELMO R. ADAMSO, el sxtato Indianio, diris: "Mi kandidatigas S-ron Danielon Sloton el Nov-Jorko." S-RO KAROLO J. LANGDONO: "Mi kandidatigas S-ron Samuelon A. Bovenon de Sankta-Luizo." S-RO SLOTO: "Sinjoroj, mi deziras malakcepti favore al S-ro Johano A. Van-Nostrando, Filo, el sxtato Nov-Jxerzeo." S-RO GASTONO: "Se ne estas protesto, ni konsentu pri la deziro de la sinjoro." S-RO VAN-NOSTRANDO protestis; tial la malakcepto de S-ro Sloto malakceptigxis. Ankaux la malakceptoj de S-roj Sauxjero kaj Boveno estis proponitaj kaj malakceptitaj pro la samaj kialoj. S-RO A. L. BASKOMO el sxtato Ohio: "Mi proponas ke la kandidatigprocedo fermigxu kaj ke la Cxambro nun entreprenu elekti per balotado." S-RO SAUxJERO: "Sinjoroj, mi kontrauxstaru seriozege tiujn procedojn. Ili estas, cxiumaniere, kontrauxregulaj kaj maldecaj. Mi petegu ke ni tuj forlasu ilin kaj elektu prezidanton de la kunveno kaj tauxgajn funkciulojn por lin helpi kaj tiam ni povos denove konsideri la aferon nun nin alfrontantan, sed kun pli granda komprenkapablo." S-RO BELO el sxtato Iovao: "Sinjoroj, mi malaprobas. Ne estas tempo por respekti formalajn kaj ceremoniajn regulojn. Ni jam pasigis pli ol sep tagoj sen mangxi. Cxiun momenton kiun ni malsxparas per sencela diskutado pligrandigas nian cxagrenon. Kontentigas min la kandidatoj jam proponitaj--cxiun cxeestantan sinjoron ili kontentigas, mi opinias--kaj mi, miaflanke, ne komprenas kial ni ne tuj entreprenu elekti unu aux pli el ili. Mi deziras proponi rezolucion--" S-RO GASTONO: "Oni kontrauxstarus gxin kaj necesus ke gxi atendu en suspendigxo dum unu tago, kio okazigus la prokraston mem kiun vi deziras eviti. La sinjoro el Nov-Jxerzeo--" S-RO VAN-NOSTRANDO: "Sinjoroj, jen mi estas fremdulo inter vi. Mi ne sercxis la honoron aljugxitan al mi kaj mi sentas diskretecon--" S-RO MORGANO de sxtato Alabamio (interrompante): "Mi mocias la antauxan proponon." La propono akcept
PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  



Top keywords:
sxtato
 

Sinjoroj

 

elekti

 
kandidatigas
 

deziras

 

NOSTRANDO

 

proponitaj

 

entreprenu

 
sinjoro
 
Jxerzeo

GASTONO

 

starigxis

 

formalajn

 

respekti

 

malaprobas

 

proponon

 

interrompante

 

pasigis

 

regulojn

 
antauxan

mocias
 

ceremoniajn

 
propono
 

funkciulojn

 

tauxgajn

 

kunveno

 

forlasu

 
elektu
 
prezidanton
 

akcept


granda
 

alfrontantan

 

denove

 

konsideri

 

aferon

 

komprenkapablo

 

momenton

 

prokraston

 

fremdulo

 

opinias


miaflanke

 

komprenas

 

proponi

 
okazigus
 

suspendigxo

 

necesus

 

kontrauxstarus

 

rezolucion

 

kontentigas

 

sencela