pri malamika cxeestado!
"Jen vi ekas!" mi diris al mi. "Cxi tio ja estas la finfino."
Kaj jen ni ja ekis, kaj transiris la firston de la monteto antaux ol
eblis al iu ajn malkovri kaj haltigi la frenezan movon. Kaj kion ni
renkontis? Tutan kaj neatenditan Rusan armeon starantan en rezervo.
Kaj kio okazis? Cxu ni nin elmangxigis? Jen kio devige okazintus en
nauxdek naux kazoj el cent. Sed ne. Tiuj Rusoj decidigxis ke nenia
unuopa regimento alvenos vagrigardi tie en tia momento. Tial devas
temi pri la tuta Angla armeo kaj la ruza Rusa manovro estas
malkovrita kaj blokita. Tial ili forturnigxis kaj kuris pelmele,
trans la monteton kaj malsupren sur la kampon, en sovagxa konfuzigxo,
kaj ni ilin postkuris. Ili mem rompis la solidan Rusan centron sur la
kampo kaj gxin transkuracxis kaj baldauxege okazis la plej giganta
disvenko ian vidita de vi, kaj la malvenko de la Aliancanoj aliigxis
en nepran kaj grandiozan venkon! Marsxalo Kanroberto spektadis,
kapturnigxa pro miro, admiro kaj ekstazo, kaj tuj alvenigis Skorzbion
kaj lin cxirkauxbrakis kaj lin medalis surkampe antaux la tuta armaro!
Kaj kio estis la fusxego de Skorzbio tiun fojon? Nur la preno de
sia dekstra mano por sia maldekstra--nur tio. Li ricevis ordonon
retirigxi kaj apogi nian dekstran flankon. Kaj, anstatauxe, li
retirigxis _antauxen_ kaj transiris la monteton en la maldekstra
flanko. Sed la renomo kiun li meritis tiun tagon kiel mirinda milita
geniulo plenigis la mondon je lia gloro kaj tiu gloro neniam paligxos
dum dauxros libroj pri historio.
Li estas tiel bona kaj afabla kaj aminda kaj sensxajniga kiel eblas
esti, sed li ne estas suficxe inteligenta por endomigxi kiam pluvas.
Nu tio estas la nepra vero. Li estas la plej altranga azenmensulo de
la universo. Gxis antaux duonhoro prikonsciis tion nur li kaj mi.
Postsekvis lin, tagon post tago, jaron post jaro, la plej fenomena
kaj miriga bonsxanco. Jam ekde generacio li sin renomigas kiel brila
soldato en cxiuj militoj niaj. Li sternis sian tutan militan vivon
per fusxegoj, tamen neniam faris fusxegon malsukcesintan lin
promociigi en kavaliron aux baroneton aux lordon aux ion. Rigardu
lian bruston. Ho, entute vestas lin landaj kaj eksterlandaj medaloj.
Nu, sinjoro, cxiu el ili estas registro pri iu mallauxdinda
stultajxo. Kaj, kunkonsiderate, ili konsistigas pruvon ke la plej
bona evento povanta okazi al viro estas naskigxi bonsxanca. Mi
rediru, kiel mi jam diris dum la bankedo, ke Skorzbio estas nepra
|