de Virginio,
cxu estas supo kiun ni deziras anstataux solida nutrajxo? Cxu li
deziras dupi nin per ombroj? Cxu li celas primoki nian suferadon
per Oregona fantomo? Mi demandas al li cxu li scipovas rigardi la
anksiajn vizagxojn lin cxirkauxantajn, cxu li sukcesas enrigardi
niajn malgxojajn okulojn, cxu li kuragxas auxskulti la batadon de
niaj esperantaj koroj kaj dauxre sxovtrudi al ni tiun malsategigitan
frauxdulon? Mi petas de li cxu li rajtas pensi pri nia dezertigita
stato, pri niaj pasintaj malgxojoj, pri nia malhela estonteco, kaj
tamen senkompate tromptrudi al ni tiun frakasulon, tiun ruinulon,
tiun sxanceligxantan dupulon, tiun nodecan, velkintan, kaj sensukan
vagabondon de la malamikemaj bordoj de Oregono? Neniam!" [Aplauxdo.]
Oni vocxdonis pri la amendo post arda debato kaj gxi malsukcesis.
Rilate al la origina amendo, oni substituis la nomon de S-ro Hariso
al tiu de S-ro Hermano. Tiam komencigxis la vocxdonado. Kvin
vocxdonoj okazis senrezulte. Je la sesa, S-ro Hariso elektigxis kiam
cxiuj krom li mem vocxdonis por li. Tiam oni proponis ke la elekto
ratifikigxu aklame, sed tio malsukcesis pro la denova malkonsento de
S-ro Hariso.
S-RO RADVAJO proponis ke la Cxambro nun konsideru la ceterajn
kandidatojn kaj fari elekton por la matenmangxo. La propono
aprobigxis.
Je la unua vocxdonado okazis egalajxo kiam duono el la partoprenintoj
favoris unu kandidaton pro lia junagxo kaj duono favoris la alian
pro lia supera grandeco. La Prezidanto faris la decidigan vocxdonon
favore al tiulasta, S-ro Mesiko. Tiu decido estigis grandan
malkontenton inter la amikoj de S-ro Fergusono, la venkita kandidato,
kaj oni diskutis la eblon postuli novan vocxdonadon; sed meze de tio
oni aprobis proponon fermi la kunvenon, kiu tuj disigxis.
La preparajxoj por la vespermangxo deviigis dum longa tempo la
atenton de la Ferguson-partieto disde la diskutado pri ilia plendo
kaj tiam, kiam ili ekvolis rediskuti gxin, forpelis cxiun pensadon
pri gxi kvazaux en la ventojn la felicxa anonco ke S-ro Hariso
pretas.
Ni improvizis tablojn subtenante la apogilojn de la vagonsegxoj kaj
sidigxis kun koroj plenaj je dankemo antaux la plej bona vespermangxo
beninta nian vidon dum sep torturaj tagoj. Kiom multe ni estis
sxangxitaj kompare al nia kondicxo de antaux kelkaj mallongaj horoj!
Senpromesa, malgxojokula mizero, malsato, febra anksieco, senespero,
tiam; dankemo, sereneco, gxojo tro profunda por envortigo, nun. Tio,
mi scias, estis la
|