FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  
portinta al nia lando 'jugxadon per akvo'. Gxi alvenis, antaux generacioj, el iu fora lando situanta neniu scias kie. Antaux tio niaj patroj utiligis auxguradon kaj aliajn malcertajn jugxrimedojn kaj sendube okazis fojfoje ke kelkaj kompatindaj estajxoj travivis la sperton. Sed ne okazas tiel en la kazo de jugxado per akvo kiu estas eltrovajxo de homoj pli sagxaj ol ni kompatindaj sensciaj sovagxuloj. Pere de gxi la senkulpuloj montrigxas senkulpaj sendube, sendispute, cxar ili dronas. Kaj la kulpuloj montrigxas kulpaj kun la sama certeco cxar ili ne dronas. Mia koro rompigxis en mia brusto, cxar mi diris, 'Li estas senkulpa, kaj li subiros la ondojn kaj neniam plu mi lin revidos.' "Mi ne forlasis lin post tio. Mi lamentis en liaj brakoj dum la tuta dauxro de la pretervaloraj horoj kaj li elversxis sur min la profundan fluadon de lia amo kaj, ho! mi estis tiel mizera kaj tiel felicxa! Finfine, sxirprene ili disapartigis nin kaj mi postsekvis ilin ploregante kaj vidis ilin lin forlancxi en la maron. Tiam mi kovris la vizagxon permane. Cxu dolorego? Ho, mi konas la plej profundajn el la diversaj profundaj signifojn de tiu vorto! "En la sekvinta momento la homoj kriegis eksplode pro malica gxojo kaj mi malkovris la vizagxon, surprizegite. Ho, amara vidajxo! Li _nagxadis_! "Tuj mia koro sxtonigxis, glaciigxis. Mi diris: 'Li estis kulpa kaj li mensogis al mi!' "Mi forturnigxis malestime kaj survojigxis hejmdirekten. "Ili kondukis lin sur la foran maron kaj lin postlasis sur glacimonto drivanta suden en la grandaj akvoj. Tiam mia familio hejmenrevenis kaj mia patro diris al mi: "'Via sxtelisto sendis al vi sian mesagxon de mortanto, dirante: "Diru al sxi ke mi estas senkulpa kaj ke lauxlonge de la tagoj kaj la horoj kaj la minutoj dum kiuj mi malsatos kaj pereos mi dauxre amos sxin kaj pensos pri sxi kaj benos la tagon kiu disponigis al mi la vidajxon pri sxia dolcxa vizagxo." Tre bela, ecx poezia!' "Mi diris: 'Li estas malpurajxo! Mi neniam plu auxdu pri li denove!' Kaj, ho! konsideru! Li estis _jes ja_ malgraux cxio senkulpa. "Naux monatoj--naux mornaj, malfelicxaj monatoj--forpasis kaj finfine alvenis la tago de la Granda Cxiujara Ofero, kiam cxiuj frauxlinoj de la tribo lavas la vizagxon kaj kombas la hararon. Responde al la unua movo de mia kombilo, elfalis la fatala fisxhoko de kie gxi nestis dum cxiuj tiuj monatoj kaj mi falis en svenado en la brakojn de mia rimorsa patro! Gxemante, li diris: 'Ni murd
PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  



Top keywords:
senkulpa
 

vizagxon

 

monatoj

 
montrigxas
 

neniam

 
dronas
 

alvenis

 

kompatindaj

 

sendube

 

lauxlonge


mesagxon

 
mortanto
 

jugxadon

 

dirante

 

pensos

 

disponigis

 

malsatos

 

pereos

 

dauxre

 
minutoj

sxtelisto

 

survojigxis

 
malestime
 

hejmdirekten

 

kondukis

 

forturnigxis

 

mensogis

 
sxtonigxis
 

glaciigxis

 
postlasis

hejmenrevenis

 

vidajxon

 

sendis

 

familio

 
glacimonto
 

drivanta

 

grandaj

 
vizagxo
 

Responde

 

hararon


kombilo

 
kombas
 

portinta

 

frauxlinoj

 

elfalis

 

fatala

 

rimorsa

 

Gxemante

 

brakojn

 

svenado