la konsolajxo. La
diskutado finigxis je nia agnosko pri la malkuragxiga decido de la
konduktoro, t.e., ke certege mortus iu ajn homo klopodonta piediri
kvindek mejlojn tra tia negxo. Maleblis ke ni alvoku helpon kaj ecx
se eblus, helpo ne alvenus. Necesis ke ni rezignu kaj atendu, kiel
eble plej pacience, helpon aux malsatmorton! Miaopinie, ecx la plej
forta koro tiea sentis dummomentan ekmalvarmon kiam estis diritaj
tiuj vortoj.
Antaux ol forpasis nova horo, interparolado mildigxis gxis mallauxta
murmurado en diversaj anguloj de la vagono, subauxdate lauxintervale
inter la plilauxtigxo kaj malplilauxtigxo de la sxtormo. La lampoj
malbriligxis. La plejparto el la abandonitoj sin komfortigis inter la
flagretantaj ombroj por meditadi--por forgesi la nunan tempon, se
eblus al ili--por ekdormi, se ili povus.
La eterna nokto--certege gxi sxajnis eterna al ni--eluzis finfine
siajn lantintajn horojn kaj malvarma griza tagigxo aperis en la
oriento. Dum la lumo plifortigxis la pasagxeroj komencis vekigxi kaj
elmontri vivosignojn, unu post la alia, kaj lauxvice cxiu forlevis
de sur la frunto sian tien sxovitan cxapelon, strecxis siajn
malmoligitajn membrojn kaj ekrigardis tra la fenestroj la sengxojan
perspektivon. Sengxoja tio estis, efektive! Nenia vivantajxo videblis
ie ajn, nenia homa logxejo! Videblis nur vasta blanka dezerto.
Levitaj negxtabuloj drivis tien kaj reen antaux la vento: mondo da
kirligxantaj negxeroj elbarantaj la supran firmamenton.
Dum la tuta tago ni malgajadis en la vagonoj, dirante malmulte, multe
pensante. Denova lantanta morna nokto--kaj malsato.
Nova tagigxo--nova tago da silento, malfelicxo, atrofia malsato,
senespera anticipado pri helpo malvenonta. Nokto da senripoza
dormado, plena je songxoj pri bankedoj--ekvekigxoj gxenegitaj per
malsatrongxado.
La kvara tago alvenis kaj foriris--kaj la kvina! Kvin tagoj da terura
malliberigxo! Sovagxa malsato spektadis el cxiu okulo. Enestis gxin
signo de horora signifo. La antauxanonco pri io malklare formigxanta
en cxiu koro--io kiun nenia lango ankoraux kuragxis envortigi.
La sesa taga forpasis--la sepa eklumigis la plej marasman kaj
grizvizagxan kaj senesperan viraron iam starintan en la ombro de la
morto. Nun necesas ke tio eksterigxu! Tiu ajxo kreskadinta en cxiu
koro nun pretis trasalti finfine cxiun lipparon! La naturo estis
sxargxita gxis la lasta tolerebla nivelo--necesis ke gxi cedu. RIKARDO
H. GASTONO, el sxtato Minesoto, alta, kadavrema,
|