FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  
igxis kaj bremsigxis dauxra debatado, kompreneble. La propono elekti funkciulojn sukcesis vocxdone kaj sub gxi S-ro Gastono elektigxis kiel prezidanto; S-ro Blako, sekretario; S-roj Holkombo, Dajero kaj Baldvino, kandidatigkomitato; kaj S-ro R. M. Hauxlando, provizianto, por helpi la komitaton fari elektojn. Sekvis duonhora pauxzo dum kiu okazis flankaj kunsidetoj. Kiam la maleo eksonis, la partoprenantoj rekunigxis kaj la komitato raportis, aprobante S-rojn Georgon Fergusonon de sxtato Kentukio, Lucienon Hermanon de sxtato Luiziano kaj V.-on Mesikon de sxtato Koloradio kiel kandidatojn. La raporto akceptigxis. S-RO ROGxERO de sxtato Misurio: "Sinjoro Prezidanto, pro tio ke la raporto staras dece antaux la Cxambro nun, mi mocias gxin amendi, anstatauxigante la nomon de S-ro Hermano per tiu de S-ro Lucio Hariso de Sankta-Luizo kiu bone konatas kaj honoratas de ni cxiuj. Oni ne supozu ke mi suspektigas la altajn karakteron kaj starrangon de la sinjoro de Luiziano. Tute kontrauxe. Mi tiom respektas kaj estimas lin kiom kapablas fari iu ajn cxi-tiea sinjoro. Sed neniu el ni povas malkonscii ke li perdis pli da karno dum la semajno kiun ni pasigis cxi tie ol iu ajn inter ni--neniu el ni povas malkonscii ke la komitato neglektis sian devon, cxu pro malatento, cxu pro pli grava kialo, proponante provizi niajn bezonojn per sinjoro kiu, kiom ajn puraj estu liaj apartaj motivoj, enhavas en si efektive malpli da nutrajxo--" LA ESTRO: "La sinjoro de Misurio sidigxu. La Estro ne rajtas permesi dubindigi la honestecon de la komitato krom per la kutima procedo laux la reguloj. Kiun agon la Cxambro efektivigu responde al la propono de la sinjoro?" S-RO HALIDEJO, de Virginio: "Mi proponas aldone amendi la raporton, anstatauxigante S-ron Mesikon per S-ro Harvejo Daviso de Oregono. Iuj sinjoroj deziros emfazi eble ke la malfacilajxoj kaj senigadoj de preterlimeja vivo malmoligis S-ron Davison. Sed, sinjoroj, cxu estas nun la momento cxikani pri malmoleco? Cxu nun estas la momento elektemigxi pri malgravajxoj? Cxu nun estas la momento disputadi pri temoj de malmulta signifo? Ne, sinjoroj. Kio necesas al ni estas maso--solideco, pezo, maso--jen estas nun la cxefegaj bezonajxoj--ne talento, ne genio, ne klereco. Mi insistas pri mia propono." S-RO MORGANO (ekscite): "Sinjoro Estro--mi ja fortege malaprobas cxi tiun amendon. La sinjoro de Oregono estas maljuna kaj aldone estas masa nur je osto, ne je karno. Mi demandas al la sinjoro
PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  



Top keywords:
sinjoro
 

sxtato

 

momento

 
propono
 

komitato

 
sinjoroj
 

Misurio

 

Mesikon

 

Luiziano

 

Oregono


Sinjoro

 
raporto
 

malkonscii

 

amendi

 

Cxambro

 

aldone

 

anstatauxigante

 

honestecon

 

kutima

 
procedo

reguloj

 

malpli

 
bezonojn
 

apartaj

 

provizi

 

malatento

 

proponante

 
motivoj
 

enhavas

 
sidigxu

rajtas

 

permesi

 

nutrajxo

 

efektive

 
dubindigi
 

Harvejo

 

talento

 
bezonajxoj
 

klereco

 

insistas


cxefegaj

 
necesas
 

solideco

 

MORGANO

 

maljuna

 

demandas

 

amendon

 

ekscite

 

fortege

 

malaprobas