s ke la sentinelo staris ekstere antauxporde kaj
ke enestis la domon neniu krom la familianoj kaj la fremdulo. 'Cxu
familianoj sxtelprenus proprajn havajxojn?'
"Li pauxzis. La pliagxuloj sidis senparole dum multaj minutoj.
Finfine unu post la alia cxiu diris al sia najbaro, 'Cxi tio auxguras
malbone por la fremdulo.' Dolorigaj vortoj por miaj oreloj. Tiam mia
patro sidigxis. Ho, mizera, mizerulino ke mi! En tiu sama momento mi
disponis la eblon senkulpigi mian karulon sed pri tio ne konsciis!
"La tribunalestro demandis:
"'Cxu cxeestas iu ajn deziranta defendi la akuziton?'
"Mi starigxis kaj diris:
"'Kial _li_ volintus sxtelpreni tiun hokon, aux iun ajn ceteran aux
cxiujn el ili? Post plua tago li farigxintus heredonto de la tuta
aro!'
"Mi staris, atendante. Estis longa silento dum la vaporoj de la
multaj spiradoj levigxis cxirkaux mi kiel nebulo. Finfine unu post la
alia la pliagxuloj kapjesis plurfoje malrapide kaj murmuris: 'La
eldirajxo de la knabino havas forton!' Ho, kiel korkomfortigaj estis
tiuj vortoj! Tiel efemeraj, tamen tiel altvaloraj! Mi sidigxis.
"'Se iu ajn deziras paroli pli longe, ekparolu nun li aux sxi. Se ne,
tiu restu de nun antauxen en silento,' diris la tribunalestro.
"Mia patro starigxis kaj diris:
"'En la nokto, formo preterpasis min en la malhelo, irante en la
direkto al la trezorejo, kaj baldaux revenis. Mi nun opinias ke
estis la fremdulo.'
"Ho, mi estis svenonta! Gxis nun mi supozis ke tio estas mia sekreto.
Ecx la alkrocxo de la granda Glaci-Dio mem ne povintus gxin eltrenegi
el mia koro.
"La tribunalestro diris severe al mia kompatinda Kalulo:
"'Parolu!'
"Kalulo hezitis, tiam respondis:
"'Estis mi. Mi ne sukcesis dormi tiom mi pensis pri la belaj hokoj.
Mi iris tien kaj kisis ilin kaj ilin karesis por pacigi mian spiriton
kaj gxin dronigi en senkulpa gxojo. Tiam mi remetis ilin. Eblas ke mi
faligis unu sed mi sxtelprenis ne ecx unu.'
"Ho, pereiga konfeso por fari en tia loko! Okazis terura silento. Mi
konsciis ke li proklamis propran kondamnon kaj ke cxio finigxis. Sur
cxiu vizagxo hieroglifigxis la vortoj: 'Konfeso gxi estas! kaj
bagatela, lama, malsolida.'
"Mi sidis, spirante anhele, atendante. Baldaux mi auxdis la solenajn
vortojn kiujn mi sciis esti venontaj. Kaj cxiu vorto, kiam gxi
alvenis, estis trancxilo en mia koro:
"'Estas la ordono de la tribunalo ke la akuzito estu submetita al
_jugxado per akvo_.'
"Ho, malbenita estu la kapo de tiu al
|