elekto por la matenmangxo, pro tio ke estis nenia
kontrauxstarado, mi mem elektigxis lauxregule, post kio, pro manko da
malaproboj, mi demisiis. Tial jen mi estas.'"
Mi senzorgigxis gxis nedirebla grado, eksciinte ke mi nur auxskultis
la sendangxerajn kapricojn de frenezulo anstataux la auxtentaj
spertoj de sangavida kanibalo.
BONSxANCO
Okazis dum bankedo de Londono honoranta unu el la du-tri elstare
renomaj Anglaj militaj nomoj de la nuna generacio. Pro kialoj baldaux
aperontaj, mi retenos lian veran nomon kaj titolojn kaj lin nomos
Leuxtenanto-Generalo Lordo Arturo Skorzbio, J.C., K.C.B., ktp., ktp.,
ktp. Kia fascino enestas renoman nomon! Jen sidis la viro, en sia
vera karno, pri kiu mi auxdis je tiom da miloj da fojoj ekde tiu
tago, tridek jarojn antauxe, kiam lia nomo eklevigxis kuglorapide al
la zenito ekde Krimea batalkampo, por resti cxiam festata. Estis por
mi mangxajxo kaj trinkajxo povi rigardi, kaj rigardi, kaj rigardi
tiun duondion; kontrolante, sercxante, konstatante: la trankvilon, la
rezervon, la noblan gravecon de lia mieno; la simplan honestecon kiu
sin dislimis cxie sur li; la dolcxan senkonscion pri lia
eminenteco--senkonscion pri la centoj da admiraj okuloj lin
fiksrigardantaj, senkonscion pri la profunda, ama, sincera respektego
tajdfontanta el la brustoj de tiuj homoj kaj lin gxisfluantaj.
La kleriko sidanta maldekstre de mi estis malnova konato mia--kleriko
nun, sed li pasigis la unuan duonon de sia vivo en garnizono kaj sur
kampo kaj kiel instruisto cxe la militlernejo de Vulvicxo. En tiu
sama momento kiun mi priparolas, vualita kaj malkutima lumo
ekbriletis en liaj okuloj kaj li flankenklinigxis kaj murmuris
konfidence al mi--indikante pergeste la bankedan heroon.
"Private dirite, li estas nepra stultulo."
Tiu verdikto ege surprizis min. Se ties temo estintus Napoleono aux
Sokrato aux Salomono, mi ne povintus pli miregi. Mi bone konsciis pri
du faktoj: la pastoro estis viro de nepra honesteco kaj lia
jugxkapablo pri homoj estis bona. Tial mi sciis, preter dubo aux
kontesto, ke la mondo eraris pri tiu heroo; li _ja_ estis stultulo.
Tial mi ekcelis ekscii, en tauxga momento, kiel la kleriko, solece
kaj sole, malkovris la sekreton.
* * * * *
Kelkajn tagojn poste prezentigxis la oportuno, kaj jen kion diris al
mi la pastoro:
Antaux cxirkaux kvardek jaroj mi estis instruisto cxe la militakademio
de Vulvicxo. Mi estis tie en unu el la sekcio
|