FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  
is lin kaj neniam plu mi ridetos.' Li tenis la promeson. Auxskultu: ekde tiu tago gxis la hodiauxa ne forpasas ununura monato sen ke mi kombu la hararon. Sed, ho! por kio utilas cxio tio nun?" Tial finigxis la modesta rakonteto de la kompatinda frauxlino, pere de kiu ni ekscias ke, pro tio ke cent milionoj da dolaroj en Nov-Jorko kaj dudek du fisxhokoj sur la limo de Arkta Cirklo reprezentas la saman financan superecon, homo trovigxanta en malricxaj cirkonstancoj stultuligxas restante en Nov-Jorko kiam li povas acxeti fisxhokojn gxis valoro de dek cendoj kaj elmigri. KANIBALISMO EN LA VAGONOJ Mi vizitis Sankta-Luizon lastatempe kaj dum mia gxisokcidenta vojagxo, post vagonsxangxo cxe Tero-Hoto, en sxtato Indianio, milda bonvolaspekta sinjoro cxirkaux kvardekkvin-, aux eble kvindekjara, entrajnigxis cxe unu el la lauxvojaj stacionoj kaj sidigxis apud mi. Ni interparolis afable pri diversaj temoj dum, eble, horo, kaj mi jugxis lin ege inteligenta kaj distra. Kiam li eksciis ke mi logxas en Vasxingtono, li tuj komencis starigi demandojn pri diversaj publikaj homoj kaj pri Uson-Parlamentaj aferoj. Kaj mi baldaux konsciis ke mi interparolas kun viro bone konanta la publikajn kaj malpublikajn flankojn de la politika vivo de la Cxefurbo, ecx la kutimojn kaj manierojn kaj procedrimedojn de Senatoroj kaj Reprezentantoj en la Cxambroj de la tutlanda Parlamento. Baldaux du viroj haltis apud ni dum ununura momento kaj unu diris al la alia: "Hariso, se vi konsentos fari tion por mi, mi neniam vin forgesos, mia knabo." La rigardo de mia nova kamarado eklumigxis placxe. La vortoj revigligis felicxan memorajxon, mi supozis. Tiam lia vizagxo farigxis meditema, preskaux malgxoja. Li turnigxis al mi kaj diris, "Permesu ke mi rakontu al vi historieton. Permesu ke mi vin informu pri sekreta cxapitro de mia vivo--cxapitro neniam aludita de mi ekde la tago kiam okazis ties eventoj. Auxskultu pacience kaj promesu al mi ke vi min ne interrompos." Mi promesis kaj li rakontis la sekvontan strangan aventuron, parolante foje kun vigleco, foje kun melankolio, sed cxiam kun emocio kaj seriozo. * * * * * En la 19a de decembro 1853 mi forlasis Sankta-Luizon sur la vespera trajno aliranta Cxikagon. Entute estis nur dudek kvar pasagxeroj. Estis neniaj virinoj, neniaj infanoj. Ni estis en bona humoro kaj baldaux formigxis placxaj kunrilatoj. La vojagxo promesis esti felicxa. Nenia ano de nia kompa
PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  



Top keywords:
neniam
 

cxapitro

 

diversaj

 
vojagxo
 

promesis

 
baldaux
 

Luizon

 

ununura

 

Auxskultu

 

Sankta


neniaj

 
Permesu
 

rigardo

 

memorajxon

 

vortoj

 

supozis

 

revigligis

 

farigxis

 

placxe

 
felicxan

kamarado

 

eklumigxis

 
vizagxo
 

procedrimedojn

 

manierojn

 

Senatoroj

 

Reprezentantoj

 
Cxambroj
 

kutimojn

 
malpublikajn

flankojn

 

politika

 

Cxefurbo

 

tutlanda

 
Parlamento
 

konsentos

 

forgesos

 
Hariso
 

Baldaux

 

haltis


momento

 
eventoj
 

Entute

 

Cxikagon

 

pasagxeroj

 

aliranta

 

trajno

 

decembro

 

forlasis

 

vespera