.
Krimea Milito jxus eksplodis. Kompreneble, necesis ke okazu milito,
mi diris al mi. Ne eblis dauxrigi la pacon kaj havigu al tiu stultulo
la sxancon morti antaux ol malkovrigi la veron pri si. Mi atendis la
tertremon. Gxi okazis. Kaj gxi sxancelegis min kiam gxi okazis. Oni
lin promociis al kapitaneco en marsxregimento! Pli valoraj viroj
maljunigxas kaj grizharigxas antaux ol grimpatingi tian superan
rangon. Kaj kiu iam antauxvidintus ke la auxtoritatuloj elektos
deponi tian sxargxon da respondeco sur sxultrojn tiel malspertajn kaj
maltauxgajn? Mi apenaux tolerintus ke oni nomu lin standardisto. Sed
cxu kapitano? Pripensu tion! Mi certis ke mia hararo blankigxos.
Konsideru kion mi faris--mi kiu tiel preferis ripozon kaj
malagadon--mi diris al mi, mi respondecas al la lando pri tio kaj mi
devas lin akompani kaj protekti la landon kontraux li kiel eble plej
multe. Tial mi prenis mian kompatindan malmultvaloran monprovizon
sxparamasitan dum jaroj da laboro kaj malfacilega ekonomio kaj
eksuspire acxetis standardistecon en lia regimento kaj jen ni foriris
cele al la batalkampo.
Kaj jen--ho, mia koro, estis terure. Cxu eraregoj? Li faris nenion
_krom_ eraregi. Tamen, vi vidu, neniu konsciis pri la sekreto de la
ulo. Cxiuj havis malgxustan opinion pri li kaj cxiun fojon
misinterpretis lian faradon. Rezulte ili taksis liajn stultajn
misfarojn agoj de inspirita geniulo. Honestavorte, tiel ili taksis
ilin! Liaj plej mildaj eraretoj suficxis por ekploregi bonsenculon.
Kaj ili ja ploregis min--kaj furiozigis kaj delirigis min, aparte.
Kaj kio tenis min en konstanta sxvito de timego estis tio ke cxiu
nova fusxfaro de li pligrandigis la brilon de lia renomo! Mi dauxrege
diris al mi ke li tiel altrangigxos ke, kiam okazos la malkovro,
estos kvazaux la suno elfalanta la cxielon.
Li dauxre suprenprogresis, gradon post grado, trans la mortajn
korpojn de siaj superuloj, gxis finfine, en la plej varma momento de
la batalo de ...., ekfalis nia kolonelo kaj mia koro ensaltis mian
busxon, cxar Skorzbio estis la plej proksima lauxrange! Jen tio
alvenas, mi diris. Cxiuj ni finigxos en Sxeolo post nur dek minutoj,
certege.
La batalo estis ege feroca. Konstante la aliancanoj cedis cxiuloke
sur la kampo. Nia regimento okupis gravegan lokon. Nuna fusxo kauxzus
nian detruon. En tiu kriza momento kion faras tiu senmorta stultulo?
Li eligas la regimenton de gxia loko kaj ordonas sturmon trans
najbaran monteton elmontrantan nenian indicon
|