rezentis. Sxajnis al ili ke estas io
tute nova. Jen kion ili diris.
SOLNESS
Hoho! _Nova_! Ne tia eksmoda senvalorajxo, kian _mi_ kutimas
konstrui!
BROVIK
Sxajnis al ili, ke estas io _alia_.
SOLNESS
(en subpremata kolero) Do estis pro Ragnar, ke ili venis -- dum mi
estis for!
BROVIK
Ili venis por vin saluti. Kaj demandi, cxu vi estus volema retiri
vin --
SOLNESS
(ekkoleras) Retiri min! Mi!
BROVIK
Se vi trovus, ke la desegnajxoj de Ragnar --
SOLNESS
Mi! Retiri min por via filo!
BROVIK
Retiri vin de la interkonsento, ili pensis.
SOLNESS
Ho, tio ja estas la sama. (ridas kolere) Nu, cxu tiel! Halvard
Solness, -- li nun komencu retiri sin! Doni lokon al tiuj, kiuj estas
pli junaj. Al la plej junaj, eble! Nur doni lokon! Lokon! Lokon!
BROVIK
Je Dio, estas ja loko por pli ol nur unu sola --
SOLNESS
Ho, ne estas tiel _ege_ suficxa loko cxi tie. Nu, pri _tio_ estu kiel
estu. Sed mi neniam retiros min! Neniam cedos al kiu ajn! Neniam
libervole. Neniam je mia vivo mi _tion_ faros!
BROVIK
(ekstaras pene) Mi do eliru el la vivo sen trankvilo? Sen gxojo? Sen
fido kaj kredo pri Ragnar? Sen vidi unu solan verkon de li? Cxu tion
mi faru?
SOLNESS
(duone turnas sin flanken kaj murmuras) Hm, -- ne plu demandu.
BROVIK
Jes, respondu pri _tio_. Cxu mi eliru el la vivo tute mizera?
SOLNESS
(aspekte luktas kun si mem; fine li diras per mallauxta, sed firma
vocxo) Vi iru el la vivo tiel, kiel vi laux eblecoj scias kaj
povas.
BROVIK
Do, tiel estu. (li pasxas trans la plankon)
SOLNESS
(postiras, duone malespera) Mi ja ne _povas_ alie, komprenu! Mi ja
_estas_ kia mi _estas_! Kaj _rekrei_ min mem mi ja ne povas!
BROVIK
Ne, ne, -- vi eble ne povas. (sxancelas kaj haltas apud la
sofotablo) Permesu al mi glason da akvo?
SOLNESS
Bonvolu. (versxas kaj etendas al li la glason)
BROVIK
Dankon. (trinkas kaj demetas la glason)
(_Solness_ iras kaj malfermas la pordon al la desegnejo.)
SOLNESS
Ragnar, -- vi devas akompani vian patron hejmen.
(_Ragnar_ ekstaras rapide. Li kaj _Kaja_ venas en la laborejon.)
RAGNAR
Kio estas, patro?
BROVIK
Prenu min sub la brako. Kaj ni iru.
RAGNAR
Jes bone. Vestu vin ankaux vi, Kaja.
SOLNESS
Frauxlino Fosli devas resti. Nur momenton. _Mi_ havas leteron
skribendan.
BROVIK
(rigardas al _Solness_) Bonan nokton. Dormu bone -- se vi povos.
SOLNESS
Bonan nokton.
(_Brovik_ kaj _Ragnar_ eliras tra la antauxcxambra pordo. _Kaja_ iras
al la pupit
|