ilde. Konstrui
infananimojn tiel ke ili povas ekstari en noblaj, belaj formoj. Tiel
ke ili povus altigxi al rektaj, maturaj homoj. _Tio cxi_ estis por
kio Aline havis talenton. -- Kaj cxio tio nun nur kusxas tie. Neuzata
-- kaj ne plu uzebla. Kaj neniel utila. -- Gxuste kiel la rubajxoj
post fajro.
HILDE
Jes, sed tamen se tiel estus --?
SOLNESS
_Estas_ tiel! _Estas_ tiel! Mi scias.
HILDE
Nu, sed _vi_ almenaux ne estas kulpa pri tio.
SOLNESS
(fiksas la okulojn al sxi kaj kapsignas malrapide) Nu ja, _tiu_ estas
la granda, terura demando. _Tiu_ estas la dubo, kiu mordadas min --
nokton kaj tagon.
HILDE
Tiu cxi!
SOLNESS
Jes, supozu nun -- ke mi _kulpus_. Iel.
HILDE
Vi! Pri la fajro!
SOLNESS
Pri cxio. Pri la tuto. -- Kaj eble tamen -- tute senkulpa.
HILDE
(rigardas lin zorgeme) Ho, konstruestro, -- dirante ion tian, vi ja
tamen -- tamen estas malsana.
SOLNESS
Hm, -- eble mi neniam farigxos tute sana en _tiu_ rilato.
(_Ragnar Brovik_ singardeme malfermas la etan pordon en la angulo
maldekstre.)
(_Hilde_ iras antauxen sur la planko.)
RAGNAR
(kiam li vidas _Hilde_) Ho -- Pardonu, sinjoro Solness -- (Li volas
retiri sin.)
SOLNESS
Ne, ne, restu. Por ke estu farite.
RAGNAR
Ho jes, -- se tio eblus!
SOLNESS
Pri via patro ne plibonigxas, mi auxdas.
RAGNAR
Pri patro rapide gravigxas. Kaj tial mi ege petas vin, -- skribu
kelkajn favorajn vortojn sur unu el la folioj! Ion kion patro povas
legi antaux ol li --
SOLNESS
(impete) Ne plu parolu al mi pri tiuj viaj desegnajxoj!
RAGNAR
Cxu vi rigardis ilin?
SOLNESS
Jes, -- mi faris.
RAGNAR
Kaj ili ne tauxgas? Kaj ankaux _mi_ ne tauxgas?
SOLNESS
(eviteme) Restu cxe mi, Ragnar. Kaj vi ricevos kondicxojn laux via
deziro. Kaj vi povos edzigxi al Kaja. Vivi senzorge. Eble ankaux
felicxe. Nur ne pensu memstare konstrui.
RAGNAR
Nu ja, do mi devas iri hejmen kaj diri tion al patro. Cxar tion mi
promesis al li. -- _Cxu_ mi diru tion al patro -- antaux ol li
mortos.
SOLNESS
(korsuferas) Ho, diru al li, -- diru al li, kion vi volas, laux mi.
Plej bone nenion diri! (ekdire) Mi ne _povas_ alie agi ol mi faras,
Ragnar!
RAGNAR
Cxu mi do povas kunpreni la desegnajxojn?
SOLNESS
Jes, prenu ilin, -- prenu ilin! Ili kusxas tie sur la tablo.
RAGNAR
(iras tien) Dankon.
HILDE
(metas la manon sur la ujon) Ne, ne, lasu ilin.
SOLNESS
Kial?
HILDE
Jes, cxar ankaux _mi_ volas rigardi ilin.
SOLNESS
Sed vi ja -- (al _Ragna
|