FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52  
53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>  
re) Hilde --! HILDE Nu? SOLNESS Kiel vi venis al tia ideo? HILDE Cxu vi trovas _tion cxi_ malgxuste pensita de mi? SOLNESS Ne, _tial_ ja ne. Sed nun mi diru ion al vi. HILDE Nu kion? SOLNESS Sencxese -- en silento kaj soleco -- mi pensadas pri la sama ideo. HILDE Jes, estas ja kompreneble, sxajnas al mi. SOLNESS (rigardas sxin esplore) Kaj tion vi certe jam rimarkis. HILDE Ne, tute ne. SOLNESS Sed antauxe, -- kiam vi diris, ke vi opiniis min -- sensenca? Tiel en unu rilato --? HILDE Ho, tiam mi pensis pri io tute alia. SOLNESS Pri kio alia? HILDE Povas esti indiferente por vi, konstruestro. SOLNESS (pasxadas sur la planko) Jes, jes, -- kiel vi volas. (haltas apud la orielo) Venu cxi tien, kaj mi montru ion al vi. HILDE (proksimigxas) Kio estas? SOLNESS Jen vidu, -- tie en la gxardeno --? HILDE Jes? SOLNESS (montras eksteren) Gxuste trans tiu sxtonejo --? HILDE La nova domo vi aludas? SOLNESS Tiu kiu estas konstruata, jes. Preskaux finita. HILDE Gxi havas tre altan turon, sxajnas al mi. SOLNESS La skafaldo ankoraux staras. HILDE Cxu tiu estas via nova domo? SOLNESS Jes. HILDE (rigardas lin) Cxu estas infancxambretoj ankaux en _tiu_ domo? SOLNESS Tri, kiel cxi tie. HILDE Kaj neniuj infanoj. SOLNESS Ecx ne venos. HILDE (kun duona rido) Jes, cxu ne estas kiel mi diris --! SOLNESS Ke --? HILDE Ke vi tamen estas -- iomete -- tiel freneza. SOLNESS Cxu estis pri tio cxi, ke vi pensis? HILDE Jes, pri tiuj malplenaj infancxambretoj, en kiuj mi dormis. SOLNESS (mallauxtigas la vocxon) Ni _havis_ infanojn, -- Aline kaj mi. HILDE (rigardas lin intense) Cxu _vi_ --! SOLNESS Du knabetoj. Ambaux same agxaj. HILDE Dunaskitoj do. SOLNESS Jes, dunaskitoj. Estis antaux dek unu -- dek du jaroj. HILDE (atenteme) Kaj ambaux do estas --? Do tiujn dunaskitojn vi ne plu _havas_? SOLNESS (en silenta emocio) Ni havis ilin nur proksimume du semajnojn. Aux apenaux _tiom_ longe. (impete ekdiras) Ho, Hilde, kiel nekompreneble bone estas por mi, ke vi venis! Cxar nun fine mi havas iun, kun kiu mi povas paroli! HILDE Cxu _tion_ vi ne povas -- ecx ne kun _sxi_? SOLNESS Ne pri tio cxi. Ne kiel mi _volas_ kaj devas. (peze) Kaj ankaux ne pri multaj aliaj aferoj. HILDE (mallauxte) Cxu nur _tion_ vi celis, kiam vi diris, ke vi bezonas min? SOLNESS Nu ja, pli gxuste. Almenaux hieraux. Cxar hodiaux mi vere ne plu s
PREV.   NEXT  
|<   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52  
53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>  



Top keywords:

SOLNESS

 

rigardas

 
pensis
 

infancxambretoj

 

ankaux

 

sxajnas

 

dunaskitoj

 

freneza

 

antaux

 

Dunaskitoj


iomete
 

Ambaux

 

infanojn

 

dormis

 

mallauxtigas

 

vocxon

 

intense

 

knabetoj

 

malplenaj

 

emocio


multaj

 

aferoj

 

paroli

 

mallauxte

 

hodiaux

 

hieraux

 

Almenaux

 

bezonas

 

gxuste

 
silenta

dunaskitojn

 
atenteme
 

ambaux

 

proksimume

 

semajnojn

 

ekdiras

 

nekompreneble

 

impete

 

apenaux

 

ankoraux


rilato

 

sensenca

 

antauxe

 

opiniis

 

pasxadas

 

planko

 

konstruestro

 
indiferente
 

rimarkis

 

soleco