FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>  
L Jes, sed venis kelkaj sinjorinoj al vi -- SINJORINO SOLNESS Ho Dio, ankaux _tio_! Kaj gxuste nun! DOKTORO HERDAL Venis iuj, kiuj diras, ke ili nepre volas rigardi la solenajxon. SINJORINO SOLNESS Jes-ja, mi do tamen devas eniri al ili. Cxar estas ja mia devo. HILDE Cxu vi ne povas peti tiujn sinjorinojn foriri? SINJORINO SOLNESS Neeblas. Cxar ili ja jam venis, estas mia devo akcepti ilin. Sed restu vi cxi tie dume, -- por akcepti lin, kiam li venos. DOKTORO HERDAL Kaj retenu lin per babilajxo tiom longe kiel eble -- SINJORINO SOLNESS Jes, faru, kara frauxlino Wangel. Retenu lin tiel firme kiel vi povas. HILDE Cxu ne estus pli gxuste, ke vi mem farus? SINJORINO SOLNESS Jes, je Dio, -- estus ja _mia_ devo. Sed kiam oni havas devojn multflanke, tiam -- DOKTORO HERDAL (rigardas al la gxardeno) Jen li venas! SINJORINO SOLNESS Kaj imagu, -- mi kiu devas eniri! DOKTORO HERDAL (al _Hilde_) Ne menciu ke _mi_ cxeestas. HILDE Ne, mi certe trovos alian paroltemon kun la konstruestro. SINJORINO SOLNESS Kaj nepre retenu lin. Mi opinias, ke estas _vi_, kiu kapablas. (_Sinjorino Solness_ kaj _doktoro Herdal_ iras en la domon. _Hilde_ restas staranta sur la verando.) (_Konstruestro Solness_ venas de la gxardeno supren laux la sxtuparo) SOLNESS Lauxdire estas iu, kiu sercxas min, mi auxdas. HILDE Jes, tiu estas mi, konstruestro. SOLNESS Ho, cxu estas vi, Hilde. Mi timis, ke estus Aline kaj la doktoro. HILDE Aspekte vi estas tre timema, vi! SOLNESS Cxu vi tion kredas? HILDE Jes, homoj diras, ke vi timas grimpi -- ekzemple la skafaldojn. SOLNESS Nu, tio estas ja aparta afero, tio. HILDE Sed timema, -- vi do estas? SOLNESS Jes, mi estas. HILDE Timas ke vi falos kaj mortfrapigxos? SOLNESS Ne, tiel ne. HILDE Kiel do? SOLNESS Mi timas la vengxon, Hilde. HILDE La vengxon? (skuas la kapon) Tion mi ne komprenas. SOLNESS Eksidu. Kaj mi rakontos ion al vi. HILDE Jes, faru! Tuj! (Sxi eksidas sur tabureton cxe la balustrado kaj rigardas lin atente.) SOLNESS (jxetas sian cxapelon sur la tablon) Vi ja scias, ke la unua pri kio mi komencis, estis pregxejaj konstruajxoj. HILDE (kapsignas) Mi bone scias. SOLNESS Cxar mi, vidu, kiel knabo mi venis el pia hejmo en la kamparo. Kaj tial sxajnis al mi, ke tiu pregxeja konstruado estas la plej digna, kiun mi povus elekti. HILDE Jes -- jes. SOLNESS Kaj tion mi kuragxas diri, ke mi konstruis
PREV.   NEXT  
|<   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>  



Top keywords:

SOLNESS

 

SINJORINO

 
HERDAL
 

DOKTORO

 

gxardeno

 

retenu

 

akcepti

 

rigardas

 

Solness

 

doktoro


konstruestro
 

vengxon

 

gxuste

 

timema

 

komprenas

 

Eksidu

 

Aspekte

 

aparta

 

rakontos

 

ekzemple


grimpi

 

skafaldojn

 

kredas

 

mortfrapigxos

 

kamparo

 

sxajnis

 

pregxeja

 

konstruado

 

kuragxas

 
konstruis

elekti

 
kapsignas
 

balustrado

 

atente

 

jxetas

 

tabureton

 

eksidas

 

cxapelon

 

tablon

 

pregxejaj


konstruajxoj

 

komencis

 

auxdas

 

trovos

 

babilajxo

 

frauxlino

 

Wangel

 
Retenu
 

Neeblas

 

foriri