FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>  
Isxsx do! Mi ne volas auxdi pli pri tiu stulta regxlando. Mi volas havi iun tute alian, mi! SOLNESS (klinas sin malantauxen en la segxo, kaj dauxre rigardas sxin) Cxu ne estas strange --? Ju pli mi pensas pri tio nun, -- estas por mi kvazaux mi tutajn longajn jarojn turmentadis min mem por -- hm -- HILDE Por kio? SOLNESS Por _memori_ ion -- ion _travivitan,_ kion aspekte mi forgesis. Sed neniam mi kaptis tion, kio gxi estus. HILDE Vi devus fari nodon sur vian posxtukon, konstruestro. SOLNESS Tiam mi estus devinta pensadi, kion tiu nodo signifus. HILDE Nu ja, trovigxas ankaux _tiaj_ troloj en la mondo. SOLNESS (ekstaras malrapide) Bonege ke vi venis al mi nun. HILDE (rigardas lin profunde) Cxu _estis_ bone? SOLNESS Cxar mi sidis cxi tie tute sola. Kaj fiksrigardis senhelpe al cxio. (pli malrapide) Mi diru al vi, -- mi komencigxis farigxi timema, -- ege timema pro la junuloj. HILDE (blovas) Pa, -- la junuloj, cxu ili estas timigaj! SOLNESS Jes, gxuste ili. Tial mi sxlosis kaj enfermis min. (mistere) Sciu, ke la junuloj venos frapegante mian pordon! Enrompi enen al mi! HILDE Mi do pensas, ke vi devas eliri kaj malfermi por la junuloj. SOLNESS Malfermi? HILDE Jes. Por ke la junuloj envenu al vi. Tiel libere. SOLNESS Ne, ne, ne! La junuloj, vidu -- ili estas la vengxo. Ili venas fronte de la nova tempo. Kvazaux sub nova standardo. HILDE (ekstaras, rigardas lin kaj diras kun trema tiko cxe la busxo) Cxu vi povas uzi _min_ por io, konstruestro? SOLNESS Jes, mi ja povas nun! Cxar sxajnas al mi ke ankaux _vi_ venas -- kvazaux sub nova standardo. Junulo kontraux junuloj do --! (_Doktoro_ _Herdal_ envenas tra la antauxcxambra pordo) DOKTORO HERDAL Nu, -- cxu vi dauxre sidas cxi tie, vi kaj la frauxlino? SOLNESS Jes. Ni havis multe priparolindan, ni du. HILDE Kaj novajxojn kaj malnovajxojn. DOKTORO HERDAL Cxu vere? HILDE Ho, estis ege amuze. Cxar konstruestro Solness -- li havas tian bonegan memorkapablon, li. Cxiujn ajn bagatelojn li tuj memoras. (_Sinjorino Solness_ venas tra la pordo dekstre.) SINJORINO SOLNESS Nun, frauxlino Wangel, la cxambro estas preta por vi. HILDE Ho, kiel afabla vi estas al mi! SOLNESS (al la _sinjorino_) La infancxambro? SINJORINO SOLNESS Jes. La meza. Sed unue ni devus iri al la tablo, cxu ne? SOLNESS (kapsignas al _Hilde_) Hilde dormu en la infancxambro, sxi. SINJORINO SOLNESS (rigardas lin) Hilde? SOLNESS J
PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>  



Top keywords:

SOLNESS

 

junuloj

 
rigardas
 

konstruestro

 

SINJORINO

 

infancxambro

 

Solness

 

ekstaras

 

ankaux

 

malrapide


standardo
 

DOKTORO

 

HERDAL

 

timema

 

frauxlino

 

kvazaux

 

pensas

 

dauxre

 

antauxcxambra

 

klinas


Herdal

 

envenas

 

Doktoro

 

Junulo

 

malantauxen

 

Kvazaux

 

fronte

 

sxajnas

 

priparolindan

 
kontraux

afabla

 
sinjorino
 

cxambro

 

Wangel

 

kapsignas

 

dekstre

 

stulta

 

malnovajxojn

 

novajxojn

 

bonegan


memoras

 

Sinjorino

 

bagatelojn

 

memorkapablon

 

Cxiujn

 

regxlando

 

strange

 
memori
 

profunde

 

travivitan