FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>   >|  
n tiel solide cxi tie, kiel neniam antauxe. SOLNESS La sxangxigxo venos. Mi antauxsentas. Kaj mi vidas gxin proksimigxi. Iu komencas postuli: retiru vin por mi! Kaj cxiuj la aliaj sturmas post li kaj minacas kaj krias: spacon -- spacon -- spacon! Jes, atentu nur, doktoro. Iam venos la junuloj frapante sur la pordon -- DOKTORO HERDAL (ridetas) Nu, bona Dio, kio sekve? SOLNESS Kio sekve? Jes, tiam estos finite pri konstruestro Solness. (Iu frapas la maldekstran pordon.) SOLNESS (skuigxas) Kio _estas_? Cxu vi auxdis?? DOKTORO HERDAL Iu frapis. SOLNESS (lauxte) Envenu! (_Hilde Wangel_ envenas tra la antauxcxambra pordo. Sxi estas meze alta, elasta kaj belstatura. Iom sunbruna. Vestita en turisma kostumo, kun suprenfiksita jupo, kaj etendita maristkolumo kaj maristcxapeto sur la kapo. Dorsosako, plejdo en rimeno kaj longa montar-bastono.) HILDE WANGEL (iras kun brilantaj, gxojaj okuloj al _Solness_) Bonan vesperon! SOLNESS (rigardas sxin necerte) Bonan vesperon -- HILDE (ridas) Aspekte vi ne rekonas min! SOLNESS Ne, vere mi devas diri, ke -- tiel en la momento -- DOKTORO HERDAL (proksimigxas) Sed _mi_ rekonas vin, frauxlino -- HILDE (kontente) Ho, cxu estas vi, kiu --! DOKTORO HERDAL Jes, certe estas mi. (al _Solness_) Ni renkontigxis cxi-somere supre en montodometo. (al _Hilde_) Kio do okazis pri la aliaj virinoj? HILDE Ho, ili prenis la vojon okcidenten, ili. DOKTORO HERDAL Certe ne placxis al ili la bruo, kiun ni faris en la vespero. HILDE Ne, certe ili tion ne sxatis. DOKTORO HERDAL (minacas per la fingro) Kaj ne estas eble nei, ke vi iomete koketis kun ni. HILDE Tio estis ja pli amuza, ol sidi trikante sxtrumpojn kune kun tiuj virinoj. DOKTORO HERDAL (ridas) Mi tute samopinias kun vi! SOLNESS Cxu vi venis al la urbo nun-vespere? HILDE Jes, mi jxus venis. DOKTORO HERDAL Tute sola, frauxlino Wangel? HILDE Jes! SOLNESS Wangel? Cxu vi nomigxas Wangel? HILDE (rigardas lin gaje, surprize) Kompreneble mi ja _tiel_ nomigxas. SOLNESS Vi do estas filino de la distrikta kuracisto en Lysanger? HILDE (kiel antauxe) Jes, kies filino mi alie estus? SOLNESS Nu, ni do renkontigxis _tie_. La someron, kiam mi konstruis turon sur la malnova pregxejo. HILDE (pli serioze) Jes, kompreneble tiam estis. SOLNESS Nu, estas longe de tiam. HILDE (rigardas lin firme) _Estas_ nun precize tiuj dek jaroj de tiam. SOLNESS Kaj tiam vi estis nur inf
PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>   >|  



Top keywords:

SOLNESS

 
HERDAL
 
DOKTORO
 

Wangel

 

rigardas

 

spacon

 

Solness

 

frauxlino

 
rekonas
 

renkontigxis


antauxe
 
nomigxas
 

minacas

 

virinoj

 

vesperon

 

filino

 

pordon

 
fingro
 

sxatis

 

okazis


placxis

 
iomete
 
vespero
 

prenis

 

montodometo

 

somere

 
okcidenten
 

someron

 

konstruis

 

kuracisto


Lysanger

 

malnova

 

precize

 

pregxejo

 

serioze

 

kompreneble

 

distrikta

 

sxtrumpojn

 
trikante
 

samopinias


vespere

 

surprize

 

Kompreneble

 
koketis
 
finite
 
junuloj
 

frapante

 

ridetas

 

konstruestro

 

frapas