estis justa puno por mi --
HILDE
Kial?
SINJORINO SOLNESS
Cxar mi ne estis suficxe persista en la malfelicxo.
HILDE
Sed mi ne komprenas, ke --
SINJORINO SOLNESS
Ho ne, ne, frauxlino Wangel, -- ne parolu pli pri tiuj du knabetoj.
Pri ili ni nur gxoju. Cxar _ili_ ja estas felicxaj, -- felicxaj nun.
Estas ja la _malgrandaj_ perdoj en la vivo, kiuj tiel akre sxiras la
koron. Perdi cxion, kion aliaj homoj kalkulas por nenio.
HILDE
(metas la brakojn sur sxian genuon kaj rigardas al sxi varme) Dolcxa
sinjorino Solness, -- diru al mi, kio _tio_ estas!
SINJORINO SOLNESS
Kiel mi diras. Nur etaj ajxoj. Brulis ja cxiuj la malnovaj portretoj
sur la muroj. Kaj cxiuj la malnovaj silkaj kostumoj brulis. Tiuj kiu
apartenis al la familio dum longaj tempoj. Kaj cxiuj puntajxoj de
patrino kaj avino -- ankaux ili brulis. Kaj imagu, -- la juveloj!
(peze) Kaj cxiuj pupoj.
HILDE
Pupoj?
SINJORINO SOLNESS
(plorsufoke) Mi havis naux delikatajn pupojn.
HILDE
Kaj ankaux _ili_ brulis?
SINJORINO SOLNESS
Cxiuj. Ho, estis korsxire, -- korsxire por mi.
HILDE
Cxu vi do konservis cxiujn tiujn pupojn? Ekde infaneco?
SINJORINO SOLNESS
Ne konservis. Mi kaj la pupoj, ni kunvivadis ankaux poste.
HILDE
Post kiam vi farigxis plenkreska?
SINJORINO SOLNESS
Jes, longe post _tiu_ tempo.
HILDE
Ankaux post kiam vi edzinigxis?
SINJORINO SOLNESS
Ho jes. Kiam li nur ne vidis, tiam -- Sed ili ja forbrulis, la
malfelicxuloj. Neniu pensis savi _ilin_. Ho, estas triste imagi. Jes,
ne ridu pri mi, frauxlino Wangel.
HILDE
Mi tute ne ridas.
SINJORINO SOLNESS
Cxar iel estis ja vivo en ili. Mi portis ilin sub mia koro. Kvazaux
etajn nenaskitajn infanojn.
(_Doktoro Herdal_, kun la cxapelo en la mano, elvenas tra la pordo
kaj ekvidas la _sinjorinon Solness_ kaj _Hilde_.)
DOKTORO HERDAL
Nu, vi do sidas ekstere kaptante malvarmumon, sinjorino?
SINJORINO SOLNESS
Mi trovas, ke estas bone kaj varme hodiaux.
DOKTORO HERDAL
Jes, jes. Sed cxu io okazos en la domo? Mi ricevis letereton de
vi.
SINJORINO SOLNESS
(ekstaras) Jes, estas io priparolenda kun vi.
DOKTORO HERDAL
Bone. Ni do eniru. (al _Hilde_) En montara uniformo ankaux hodiaux,
frauxlino?
HILDE
(gaje, ekstaras) Ho jes! Plene ekipita! Sed hodiaux mi ne supreniros
por rompi la nukon. Ni du bone restos malsupre por rigardi, ni,
oktoro.
DOKTORO HERDAL
_Kion_ ni rigardu?
SINJORINO SOLNESS
(silente, timigite al _Hilde_) Tsx, tsx, -- je Dio! Jen li venas!
|