rajtu okazi en la mondo!
(abrupte kaj firme) Ekde la tago kiam mi perdis ilin, mi nevolonte
konstruis pregxejojn.
HILDE
Eble ecx ne la pregxejturon norde cxe ni?
SOLNESS
Ne volonte. Mi scias kiel gxoja kaj facila mi sentis min, kiam tiu
turo staris finita.
HILDE
Tion ankaux _mi_ scias.
SOLNESS
Kaj nun mi neniam konstruas -- neniam plu tiajxojn! Nek pregxejojn
nek pregxejturojn.
HILDE
(kapsignas malrapide) Nur domojn en kiuj homoj povas logxi.
SOLNESS
Hejmojn por homoj, Hilde.
HILDE
Sed hejmoj kun altaj turoj kaj turpintoj.
SOLNESS
Jes, prefere tion. (sxangxas al pli facila tono) Jes, vidu, -- kiel
mi diris, -- tiu fajro, gxi portis min supren, gxi. Ja, kiel
konstruestro do.
HILDE
Kial vi ne nomas vin arkitekto, kiel la aliaj?
SOLNESS
Mi ne studis suficxe profunde por tio. Kion mi scias, mi cxefe
elpensis mem.
HILDE
Sed supren vi tamen atingis, konstruestro.
SOLNESS
Post la fajro, jes. Preskaux la tutan gxardenon mi parceligis en
grundojn por vilaoj. Kaj _tie_ mi povis konstrui, gxuste kiel mi mem
deziris. Kaj _sekve_ iris por mi glate.
HILDE
(rigardas lin esplore) Vi certe estas tre felicxa viro. Laux via nuna
stato.
SOLNESS
(sombre) Felicxa? Cxu ankaux _vi_ tion diras? Kiel cxiuj aliaj.
HILDE
Jes, cxar tiel sxajnas al mi. Kiam vi nur ne plu pensas pri la du
infanetoj, vi --
SOLNESS
(malrapide) La du infanetoj, -- ne estas facile forgesi ilin,
Hilde.
HILDE
(iom necerta) Cxu ili ankoraux staras en la vojo? Tiel longe
poste?
SOLNESS
(rigardas sxin firme, sen respondi) Felicxa viro, vi diris --
HILDE
Jes, sed cxu vi ne estas, -- tamen?
SOLNESS
(dauxre rigardas sxin) Kiam mi rakontis al vi tion pri la fajro -- hm --
HILDE
Nu ja!
SOLNESS
Cxu ne estis iu certa penso, kiun vi -- rimarkis?
HILDE
(pripensas vane) Ne. Kiu penso _tiu_ estus?
SOLNESS
(kun subpremata intenseco) Sole pro tiu fajro mi farigxis kapabla
konstrui hejmojn por homoj. Hejmecajn, varmajn, helajn hejmojn, kie
patro kaj patrino kaj la tuta infanaro povas vivi en la fidema, gxoja
sento, ke estas ege felicxa afero tio, _ekzisti_ en la mondo. Kaj
precipe tio, aparteni unu al la alia -- tiel en grandaj kaj
malgrandaj rilatoj.
HILDE
(vigle) Jes, sed cxu ne estas ege granda felicxo por vi, tio, ke vi
povas fari tiajn belegajn hejmojn?
SOLNESS
La prezo, Hilde. La terura prezo kiun mi devis pagi por _atingi_.
HILDE
Sed cxu trans _tio_ do tute neeblas pasi?
SOLNESS
Ne. Por kap
|