r_) Do, lasu ilin kusxi.
RAGNAR
Bonvole.
SOLNESS
Kaj iru nun hejmen al via patro.
RAGNAR
Jes, mi do faru.
SOLNESS
(kvazaux malespere) Ragnar, -- vi ne postulu de mi ion, kion mi ne
_povas_! Cxu vi auxdas, Ragnar! Vi ne _devas_!
RAGNAR
Ne, ne. Pardonu -- (Li kapklinas kaj eliras tra la pordo en la
angulo.)
(_Hilde_ eksidas sur segxon apud la spegulo.)
HILDE
(kolere rigardas al _Solness_) Jeno estis tre malbona de vi.
SOLNESS
Cxu ankaux _vi_ tion trovas?
HILDE
Jes, estis vere abomene. Rigore, malbone kaj ankaux kruele.
SOLNESS
Ho, vi ne komprenas kiel estas por _mi_.
HILDE
Tamen --. Vi ne devus esti tia.
SOLNESS
Vi ja mem jxus diris, ke estas nur _mi_ kiu rajtus konstrui.
HILDE
Tiajxon _mi_ povas diri. Sed vi ne devas.
SOLNESS
Mi pli ol iu alia. Tiel multekoste kiel mi acxetis mian pozicion.
HILDE
Nu ja, -- per io kion vi nomas endoma hejmeco -- aux io simila.
SOLNESS
Kaj per mia anima paco aldone.
HILDE
(ekstaras) Anima paco! (intime) Nu ja, vi pravas! -- Kompatinda
konstruestro, -- vi ja imagas al vi, ke --
SOLNESS
(kun silenta, gluglanta rido) Eksidu nun ree, Hilde. Kaj vi auxdos
komikajxon.
HILDE
(strecxita, eksidas) Nu jes?
SOLNESS
Aspektas kiel io ridinde sensignifa. Cxar la tuta afero temas nur
pri fendeto en kamentubo, komprenu.
HILDE
Nenio alia?
SOLNESS
Ne, ne komence.
(Li translokigas sian segxon pli proksimen al _Hilde_ kaj
eksidas.)
HILDE
(senpacience, frapas sian genuon) Do, la fendeto en la kamentubo!
SOLNESS
Mi rimarkis tiun fendeton en la tubo longe, longe antaux ol ekbrulis.
Cxiun fojon kiam mi supreniris al la subtegmento, mi ekrigardis por
scii, cxu gxi dauxre tie _estas_.
HILDE
Kaj gxi _estis_?
SOLNESS
Jes. Cxar neniu alia sciis pri gxi.
HILDE
Kaj vi nenion diris?
SOLNESS
Ne, mi ne faris.
HILDE
Ecx ne pensis pri riparo de la tubo?
SOLNESS
Certe pensis, -- sed ne ekfaris. Cxiun fojon kiam mi intencis
komenci, estis kvazaux mano intermetis sin. Ne hodiaux, mi pensis.
Morgaux. Neniam farigxis.
HILDE
Jes, sed kial vi do tiel senzorgis!
SOLNESS
Cxar mi pensadis. (malrapide kaj mallauxte) Per tiu eta nigra fendo
en la kamentubo mi povus eble altigxi -- kiel konstruestro.
HILDE
(rigardas antaux si) Certe estis strecxe.
SOLNESS
Nerezisteble. Tute nerezisteble. Cxar tiam cxio aspektis por mi
facile kaj simple. Mi volis, ke okazu mezvintre. Iom antaux tagmezo.
Mi estus sur la vojo veturigante Aline e
|