FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>  
sube. HILDE Tion vi ne vidos. Cxi tiun fojon ne. RAGNAR (ridetas) Cxu? Kie ni do vidos lin? HILDE Alte, -- alte supre cxe la pinto vi vidos lin! RAGNAR (ridas) Lin! Kredu tion! HILDE Li _volas_ al la supro. Kaj do vi lin tie vidos. RAGNAR Jes, li _volas_, jes! Tion mi volonte kredas. Sed efektive li ne _povas_. Kapturnigxus por li longe, longe antaux ol li atingus duone. Li devus reen rampi malsupren sur manoj kaj genuoj. DOKTORO HERDAL (montras eksteren) Vidu! La laborestro supreniras la sxtuparegojn. SINJORINO SOLNESS Kaj li ja havas la florkronon por porti. Ke li nun estu singarda! RAGNAR (ekrigardas dubeme kaj krias) Sed estas ja --! HILDE (krias en gxojego) Estas la konstruestro mem! SINJORINO SOLNESS (ekkrias en timo) Jes, estas Halvard! Ho, granda Dio --! Halvard! Halvard! DOKTORO HERDAL Tsx! Ne kriu al li! SINJORINO SOLNESS (duone senrega) Mi volas al li! Prenu lin malsupren! DOKTORO HERDAL (retenas sxin) Cxiuj staru senmove! Ecx ne sono! HILDE (senmova, sekvas _Solness_ per la okuloj) Li iras supren, supren. Cxiam pli supren. Cxiam pli supren! Vidu! Vidu nur! RAGNAR (senspire) Nun li _devas_ turni. Ne eblas io alia. HILDE Li grimpas supren, supren. Baldaux li estos tute supre. SINJORINO SOLNESS Ho, mi mortos pro timo. Mi ne eltenas la vidon! DOKTORO HERDAL Do ne rigardu lin, vi. HILDE Jen li staras sur la plej superaj tabuloj! Tute supre! DOKTORO HERDAL Neniu movu sin! Cxu vi auxdas! HILDE (gxojas en silenta gxuo) Fine! Fine! Nun mi denove vidas lin granda kaj libera! RAGNAR (kvazaux senvocxa) Sed tio estas ja -- HILDE Tia mi vidis lin dum la dek jaroj. Kiel memfide li staras! Tamen terure ekscite. Rigardu lin! Nun li pendigas la florkronon sur la turpinton! RAGNAR Estas kvazaux rigardi ion neeblan. HILDE Jes, _estas_ ja la _neebla_, tio, kion li nun faras! (kun nedifinebla esprimo en la okuloj) Cxu vi vidas iun alian tie supre cxe li? RAGNAR Estas neniu alia. HILDE Jes, estas iu kun kiu li kverelas. RAGNAR Vi eraras. HILDE Cxu vi ecx ne auxdas kanton en la aero? RAGNAR Devas esti la vento en la arbokronoj. HILDE _Mi_ auxdas kanton. Fortan kanton! (krias en sovagxa gxojo) Vidu, vidu! Nun li svingas la cxapelon! Li salutas al ni sube! Ho, salutu do supren al li. Cxar nun, nun estas finite! (tiras la blankan sxalon for de la doktoro, svingas gxin kaj krias supren) Vivu la konstruestro Solness! DOKTORO HERDA
PREV.   NEXT  
|<   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>  



Top keywords:
RAGNAR
 

supren

 

DOKTORO

 
HERDAL
 

SINJORINO

 
SOLNESS
 

kanton

 

auxdas

 

Halvard

 

malsupren


granda

 
okuloj
 

konstruestro

 

kvazaux

 

florkronon

 

Solness

 

svingas

 

staras

 

ekscite

 
Rigardu

terure

 

pendigas

 
superaj
 

tabuloj

 

denove

 

libera

 

turpinton

 
senvocxa
 

gxojas

 
memfide

silenta

 

cxapelon

 

salutas

 

salutu

 
arbokronoj
 

Fortan

 

sovagxa

 
finite
 

doktoro

 

blankan


sxalon

 
nedifinebla
 

esprimo

 

neeblan

 

neebla

 

eraras

 

kverelas

 

rigardi

 

genuoj

 

antaux