FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53  
54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>  
cias -- (interrompante) Venu, kaj ni eksidu, Hilde. Eksidu en la sofon, -- kaj vi havos la gxardenon antaux la okuloj. (_Hilde_ eksidas en la sofoangulon) SOLNESS (tiras segxon pli proksimen) Cxu vi sxatus auxdi pri gxi? HILDE Jes, mi tre sxatus auxskulti vin. SOLNESS (eksidas) Kaj mi cxion diros al vi. HILDE Nun mi havas kaj la gxardenon kaj vin antaux la okuloj, konstruestro. Rakontu do! Tuj! SOLNESS (montras al la fenestro de la orielo) Jen sur la altejo, -- kie vi nun vidas la novan domon -- HILDE Jes? SOLNESS -- jen logxis Aline kaj mi dum la unuaj jaroj. Cxar tie supre situis tiam malnova domo, kiu antauxe apartenis al sxia patrino. Kaj gxin ni heredis post sxi. Kaj ankaux la tutan grandan gxardenon. HILDE Cxu estis turo ankaux sur _tiu_ domo? SOLNESS Ecx ne spuro de tiajxo. Estis granda, malbela, sombra ligna kesto laux ekstera aspekto. Sed tamen suficxe varma kaj hejmeca interne. HILDE Vi do malkonstruis la malnovan rubajxon? SOLNESS Ne. Gxi forbrulis por ni. HILDE Cxio? SOLNESS Jes. HILDE Cxu estis granda malfelicxo por vi, tio? SOLNESS Dependas. Kiel konstruestro mi prosperis post tiu fajro -- HILDE Nu, sed --? SOLNESS Ni tiam estis jxus ricevintaj la du knabetojn -- HILDE La kompatindajn dunaskitojn, jes. SOLNESS Ili venis en la mondon sanaj kaj viglaj. Kaj ili kreskis de tago al tago, videble. HILDE Infanetoj kreskas rapide la unuajn tagojn. SOLNESS Estis la plej bela vidajxo por la okulo, kiam Aline kusxis tie kun ambaux etuloj. -- Sed jen venis la nokto de la fajro -- HILDE (intense) Kio okazis! Diru do! Cxu iu mortbrulis! SOLNESS Ne; ne tiel. Cxiuj bone savigxis el la domo -- HILDE Nu, sed kio do --? SOLNESS La timo skuis Aline tiel terure. La fajroalarmo, -- la fugxo el la domo -- tiel urgxa, -- kaj ecx en glaciiga nokta frosto --. Cxar ni devis ja elporti ilin tiaj kiaj ili estis. Kaj sxin kaj la etulojn. HILDE Tion ili do ne eltenis? SOLNESS Jes, _ili_ eltenis, sed Aline ekhavis febron. Kaj _tiu_ influis la lakton. Mamnutri ilin mem sxi nepre volis. Cxar estas sxia devo, sxi diris. Kaj ambaux niaj knabetoj, ili (kunpremas la manojn) ili -- ho! HILDE _Tion_ ili ne transvivis? SOLNESS Ne, _tion_ ili ne transvivis. Estis _tio_, kio forprenis ilin de ni. HILDE Certe estis terure por vi. SOLNESS Terure por mi. Sed dek fojojn pli terure por Aline. (li pugnigas la manojn en silenta kolero) Ho, ke tiajxo
PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53  
54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>  



Top keywords:

SOLNESS

 

gxardenon

 
terure
 

ambaux

 

eltenis

 

ankaux

 

granda

 

sxatus

 

transvivis

 

konstruestro


antaux
 

okuloj

 

tiajxo

 

manojn

 

eksidas

 

Infanetoj

 

videble

 

mortbrulis

 

kreskas

 

rapide


savigxis

 

etuloj

 

kusxis

 

vidajxo

 

viglaj

 

kreskis

 

okazis

 

unuajn

 

tagojn

 
intense

elporti

 
knabetoj
 

kunpremas

 

forprenis

 

silenta

 

kolero

 

pugnigas

 

Terure

 

fojojn

 

glaciiga


frosto

 

fajroalarmo

 

mondon

 

febron

 

influis

 

lakton

 

Mamnutri

 
ekhavis
 

etulojn

 

malnovan