FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>  
la vivfelicxon de aliaj homoj, -- kiel li faris pri mia patro kaj mi, -- pri tio li ne timas. Sed nur tio, grimpi supren sur iu skafaldeto, -- de _tio_ li petus Dion protekti sin! HILDE Ho, vi devus esti vidinta lin tiel alte supre, -- tiel vertigxe alte, kiel mi lin iam vidis! RAGNAR Cxu vi vidis? HILDE Jes, mi vere faris. Tiel libera kaj fiera kiel li staris fiksante la florkronon al la ventomontrilo! RAGNAR Mi scias, ke unu fojon en sia vivo li kuragxis. Unu solan fojon. Ni junuloj ofte parolis pri tio. Sed neniu potenco en la mondo igos lin fari tion denove. HILDE Hodiaux li faros denove! RAGNAR (moke) Ho, vi kredu tion! HILDE Ni vidos! RAGNAR Nek vi nek mi tion vidos. HILDE (furioze, senbride) Mi _volas_ vidi! Mi _volas_ kaj mi _devas_ vidi! RAGNAR Sed li ne faros. Simple ne kuragxos. Cxar li ja havas tiun difekton, -- li, la granda konstruestro. (_Sinjorino Solness_ elvenas de la domo eksteren sur la verando.) SINJORINO SOLNESS (cxirkauxrigardas) Cxu li ne cxeestas? Kien li iris? RAGNAR La konstruestro estas tie cxe la laboristoj. HILDE Li iris kun la florkrono. SINJORINO SOLNESS (en timo) Kun la florkrono! Ho Dio, -- ho Dio! Brovik, -- iru al li! Sendu lin cxi tien! RAGNAR Cxu mi diru, ke la sinjorino volas paroli kun li? SINJORINO SOLNESS Ho jes, kara, faru. -- Ne, ne, -- ne diru ke _mi_ volas ion! Diru, ke _estas_ iu. Kaj ke li devas tuj veni. RAGNAR Bone. Mi faros, sinjorino. (Li iras malsupren la sxtuparon kaj for tra la gxardeno.) SINJORINO SOLNESS Ho, frauxlino Wangel, vi ne povas imagi kian timon mi suferas pro li. HILDE Sed cxu tio cxi estas tiel timiginda? SINJORINO SOLNESS Ho jes, kompreneble. Imagu se li serioze faros! Se li ekpensas supreniri la skafaldon! HILDE (ekscitite) Cxu vi kredas, ke li faros? SINJORINO SOLNESS Ho, oni neniam povas scii kion li povus ekpensi. Li povus fari kion ajn. HILDE Aha, ankaux _vi_ opinias, ke li estas -- tia --? SINJORINO SOLNESS Ho, mi ne plu scias, kion opinii pri li. Cxar la doktoro ja rakontis al mi tiome. Kaj kiam mi tion kunmetas kun iajxoj, kiujn mi auxdis lin diri -- (_Doktoro Herdal_ ekrigardas tra la pordo) DOKTORO HERDAL Cxu li ne baldaux venos? SINJORINO SOLNESS Jes, mi pensas. Mi almenaux sendis por voki lin. DOKTORO HERDAL (pli proksime) Sed vi ja devas eniri, vi, sinjorino -- SINJORINO SOLNESS Ne, ne. Mi restos cxi tie por atendi Halvard. DOKTORO HERDA
PREV.   NEXT  
|<   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>  



Top keywords:

SOLNESS

 

SINJORINO

 
RAGNAR
 

DOKTORO

 

sinjorino

 

denove

 

konstruestro

 

HERDAL

 

florkrono

 

timiginda


kompreneble
 

serioze

 

frauxlino

 

Wangel

 

malsupren

 

gxardeno

 

sxtuparon

 

suferas

 

ekpensi

 

ekrigardas


baldaux

 

Herdal

 

Doktoro

 

auxdis

 

pensas

 

almenaux

 

restos

 

atendi

 

Halvard

 
proksime

sendis

 
iajxoj
 

kunmetas

 

neniam

 

kredas

 

supreniri

 

skafaldon

 

ekscitite

 

ankaux

 

rakontis


doktoro

 

opinii

 

opinias

 

ekpensas

 

fiksante

 

florkronon

 

ventomontrilo

 
staris
 

libera

 

junuloj