ano, mi pensas.
HILDE
(pase rimarkante) Tamen dek du -- dek tri jarojn.
DOKTORO HERDAL
Cxu estas la unua fojo, ke vi vizitas cxi tiun urbon, frauxlino
Wangel?
HILDE
Jes, vere estas.
SOLNESS
Kaj vi eble neniun konas cxi tie?
HILDE
Neniun escepte vin. Jes, kaj vian edzinon.
SOLNESS
Nu, ankaux _sxin_ vi konas?
HILDE
Nur _iomete_. Ni estis kune kelkajn tagojn en la sanatorio --
SOLNESS
Nu _tie_.
HILDE
Sxi diris, ke mi venu viziti sxin, se mi venus cxi tien en la urbon.
(ridetas) Cetere inviti ne estus necese.
SOLNESS
Kaj sxi neniam _tion_ priparolis --
(_Hilde_ metas la bastonon apud la fornon, malligas la dorsosakon kaj
metas gxin kaj la plejdon sur la sofon. _Doktoro Herdal_ volas helpi
sxin. _Solness_ staras sxin rigardante.)
HILDE
(iras al li) Nu, do mi petas permeson resti cxi tie cxi tiun
nokton.
SOLNESS
Tio certe bone eblas.
HILDE
Cxar mi ne havas aliajn vestajxojn ol tiujn, kiujn mi nun surhavas.
Jes, kaj kompleton de subvestajxoj en la dorsosako. Sed _tiu_ bezonas
lavadon. Cxar gxi estas tre malpura.
SOLNESS
Ho jes, _tio_ eblas. Mi nur informu mian edzinon --
DOKTORO HERDAL
Kaj intertempe mi faros mian viziton al tiu malsanulo.
SOLNESS
Jes, faru. Kaj poste vi ja revenos.
DOKTORO HERDAL
(sxerce, kun ekrigardo al _Hilde_) Jes, pri tio vi povas jxuri!
(ridas) Vi tamen profetis vere, sinjoro Solness!
SOLNESS
Kiel?
DOKTORO HERDAL
La junuloj _tamen_ venis frapante vian pordon.
SOLNESS
(vivigita) Jes, sed tamen alimaniere.
DOKTORO HERDAL
Jes. Sendube!
(Li eliras tra la antauxcxambra pordo. _Solness_ malfermas la pordon
dekstre, kaj vokas en la apudan cxambron.)
SOLNESS
Aline! Bonvolu enveni. Venis iu frauxlino Wangel, kiun vi konas.
SINJORINO SOLNESS
(aperas cxe la pordo) Kiu _estas,_ vi diras? (ekvidas _Hilde_) Ho,
cxu estas _vi_? (alproksimigxas kaj etendas manon) Vi do tamen venis
al la urbo.
SOLNESS
Frauxlino Wangel jxus alvenis. Kaj sxi petas resti cxi tie la
nokton.
SINJORINO SOLNESS
Cxe ni? Jes kompreneble.
SOLNESS
Por ordigi siajn vestajxojn, vidu.
SINJORINO SOLNESS
Mi zorgos pri vi kiel eble bone. Estas ja nur devo. Via valizo do
postvenos?
HILDE
Mi ne _havas_ valizon.
SINJORINO SOLNESS
Nu, tio ordigxos, mi esperas. Sed nun vi devas kontentigxi cxi tie
cxe mia edzo. Kaj mi prizorgos cxambron agrablan por vi.
SOLNESS
Cxu ni ne povas preni unu el la infancxambretoj? Cxar ili ja staras
tute pretaj.
SINJORINO SO
|