FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58  
59   60   61   62   63   >>  
n la sledeto. La servistoj hejme estus ege hejtigante la fornojn -- HILDE Jes, cxar estus ege malvarme tiun tagon? SOLNESS Ege akre -- ja. Kaj ili volis, ke estu varme por Aline, kiam sxi envenus. HILDE Cxar sxi ja estas ege frostema, sxi. SOLNESS Sxi _estas_. Kaj okazus dum la veturo hejmen, ke ni vidus la fumon. HILDE Nur la fumon? SOLNESS Unue la fumon. Sed kiam ni venus al la gxardena barilpordo, ni vidus la malnovan lignan keston en ruligxantaj fajroflamoj. -- Tiel mi deziris ke okazu, komprenu. HILDE Sed, je Dio, ke gxi tiel okazus! SOLNESS Jes, vi diras, Hilde. HILDE Nu, sed auxskultu nun, konstruestro. Cxu vi estas tute certa, ke la fajro originis en la eta fendo en la kamentubo? SOLNESS Ne, kontrauxe. Mi estas tute certa, ke la fendeto en la tubo havis neniun rilaton al la fajro. HILDE Nu kio! SOLNESS Tute klare pruvigxis, ke la fajro ekflamis en vestajx-cxambreto, -- en tute alia parto de la domo. HILDE Sed kial vi do sidas tiel babiladante pri tiu fendita kamentubo! SOLNESS Cxu mi rajtas paroli pli kun vi, Hilde? HILDE Jes, se vi nur parolos prudente, -- SOLNESS Mi provos. (li lokigas sian segxon pli proksimen) HILDE Do, ekparolu, konstruestro. SOLNESS (konfidence) Cxu ne ankaux _vi_ tion kredas, Hilde, ke ekzistas iuj selektitaj homoj, kiuj ricevis la potencon kaj kapablon _deziri_ ion, _avidi_ ion, _voli_ ion -- tiel intense kaj tiel -- tiel necedigeble -- ke fine ili _devas_ tion akiri. Cxu vi ne tion kredas? HILDE (kun nedifinebla esprimo en la okuloj) Se _tiel_ estas, ni iam vidos -- cxu _mi_ apartenas al tiuj selektitaj. SOLNESS Ne estas la memo _sola_, kiu kauxzas tiajn grandajn reagojn. Ho ne, -- la helpantoj kaj servantoj, -- ili devas ja kunagi, ankaux ili, se io farigxu. Sed ili neniam venas de si mem. Oni devas ilin persiste voki. Interne en si mem do, vi komprenas. HILDE Kiaj helpantoj kaj servantoj estas tiuj? SOLNESS Ho, pri ili ni parolu alian fojon. Ni restu nun pri la fajro. HILDE Cxu vi ne opinias, ke tiu fajro venus -- ecx se vi ne estus dezirinta? SOLNESS Se maljuna Brovik estus posedinta la domon, neniam gxi estus brulinta tiel oportune por _li_. Pri tio mi certas. Cxar li ne komprenas voki la helpantojn, li, kaj ankaux ne la servantojn. (ekstaras en maltrankvilo) Vi vidas, Hilde, ke tamen estas mia kulpo, ke la du knabetoj devis pagi per la vivo. Kaj cxu mi ne ankaux kulpas pro _tio_, ke Aline ne farigxis ti
PREV.   NEXT  
|<   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58  
59   60   61   62   63   >>  



Top keywords:

SOLNESS

 

ankaux

 
kamentubo
 

konstruestro

 

komprenas

 

selektitaj

 

kredas

 

neniam

 

servantoj

 

helpantoj


okazus
 

okuloj

 

apartenas

 

maltrankvilo

 

esprimo

 

nedifinebla

 

knabetoj

 

deziri

 

kapablon

 

farigxis


necedigeble

 

intense

 

maljuna

 

dezirinta

 

Interne

 

Brovik

 

posedinta

 

brulinta

 

kulpas

 
parolu

opinias

 
potencon
 

persiste

 

reagojn

 

servantojn

 

helpantojn

 

grandajn

 

kauxzas

 

kunagi

 

oportune


certas

 

farigxu

 

ekstaras

 

fendita

 

barilpordo

 

malnovan

 

lignan

 
keston
 

gxardena

 

veturo