FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
gxis perdigxi en la supraj steloj. Fajro de velkintaj pinbrancxoj aldonis gregemecon al la kunveno. Iom post iom la natura gajeco de Rora-Kampadejo revenis. Vetajxoj estis libere proponitaj kaj agnoskitaj pri la rezulto. Tri kontraux kvin ke "Sanjo travivos la aferon;" ecx ke la infano travivus; flankvetajxoj pri la sekso kaj hauxtkoloro de la alvenonta fremdulo. Meze de ekscitita diskutado ekbruo levigxis inter tiuj plej proksimaj al la pordo kaj la kampadejo haltis por auxskulti. Super la sxanceligxado kaj la gxemado de la pinarboj, la hasta fluado de la rivero kaj la krepitado de la fajro, altigxis akuta plendema krio--krio kiel nenio auxdita antauxe en la kampadejo. La pinoj cxesis gxemi, la rivero cxesis hasti, la fajro cxesis krepiti. Sxajnis ke ankaux la Naturo haltis por auxskulti. La kampadejo surpiedigxis kvazaux solavire! Oni proponis eksplodigi barelon da pulvo, sed, en konsiderado pri la situacio de la patrino, pli bonaj konsiloj regis kaj nur kelkaj revolveroj estis pafitaj; cxar, cxu pro la kruda kirurgio de la kampadejo, cxu pro alia kialo, Cxerokea Sanjo sinkis rapide. En la dauxro de sola horo sxi suprengrimpis, por tiel diri, laux tiu malfacila vojo kondukanta gxis la steloj, kaj tiel elpasis Rora-Kampadejon, gxiajn pekadon kaj honton, por cxiam. Mi ne kredas ke la anonco multe gxenis ilin, krom en spekulativado pri la sorto de la infano. "Cxu li povas travivi nun?" oni demandis Stucxjon. Tiu respondis dubeme. La sola cetera estajxo de la sekso kaj patrina kondicxo de Cxerokea Sanjo en la setlejo estis azenino. Okazis kelke da konjektado pri tauxgeco, sed oni provis la eksperimenton. Tio estis malpli problema ol la antikva pritrakto de Romulo kaj Remo, kaj versxajne egale sukcesa. Kiam tiuj detaloj estis finarangxitaj, kio forkonsumis ceteran horon, la pordo estis malfermita kaj la anticipa viramaso jam formigxinta en vicon eniris unu post la alia. Apud la malalta benko aux breto, sur kiu la patrina figuro reliefigxis severe sub la kovriloj, staris pintablo. Sur tiu estis metita kandelskatolo, en kiu, vindite en brila rugxa flanelo, kusxis la plej lastatempa alveninto de Rora-Kampadejo. Apud la kandelskatolo estis metita cxapelo. Gxia utiligo baldaux indikigxis. "Sinjoroj," diris Stucxjo kun rara miksajxo de auxtoritato kaj lauxofica memkontento,--"Sinjoroj bonvolu enpasi laux la antauxpordo, lauxpasi la tablon kaj elpasi laux la malantauxpordo. Tiuj volantaj donaci ion ajn al la orfo trovos opo
PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

kampadejo

 

cxesis

 

haltis

 

auxskulti

 

rivero

 

patrina

 
metita
 

Sinjoroj

 

kandelskatolo

 

Cxerokea


steloj
 

Kampadejo

 

infano

 

detaloj

 

sukcesa

 

pritrakto

 

Romulo

 

finarangxitaj

 
antikva
 

versxajne


ceteran

 
formigxinta
 

eniris

 

viramaso

 

anticipa

 
forkonsumis
 

malfermita

 
malpli
 

Stucxjon

 

respondis


dubeme

 

cetera

 

demandis

 

pinbrancxoj

 

travivi

 

estajxo

 

velkintaj

 
provis
 

tauxgeco

 

eksperimenton


konjektado
 
kondicxo
 

setlejo

 
azenino
 
Okazis
 
problema
 

lauxofica

 

auxtoritato

 

memkontento

 

bonvolu