FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32  
33   34   35   36   37   >>  
privilegion pro kelkaj kialoj de prudenteco. Tamen tia estis la subtila influo de novigo ke post tio li aperis senmanke cxiun posttagmezon en pura cxemizo kun vizagxo ankoraux brilanta post lavado. Nek oni malatentis moralajn kaj sociajn sanitarajn legxojn. "Tocxjeton", kiu devis pasigi sian tutan ekziston en persista klopodo ripozi, bruo ne gxenu. La kriadon kaj hurladon gajnintan al la kampadejo gxian malfelicxan titolon oni malpermesis en la auxdkampo de Stucxjo. La viroj interparolis en flustroj aux fumis en Indiana seriozeco. Sakradon oni cxesigis laux subkompreno en tiuj sanktaj lokoj, kaj cxie tra la kampadejo la viroj flankenlasis popularan formon de sakrajxo tekstantan "Damnite estu la bonsxanco!" kaj "Malbenu la bonsxancon!", konsiderante gxin havi novan personan signifon. Vocxa muziko ne estis interdiktita, cxar oni jugxis gxin havi mildigan trankviligan kvaliton, kaj iu kanto, kantate de "Militulo Jacxjo," Angla maristo, el la Auxstraliaj kolonioj de Sxia Regxina Mosxto, estis ege populara kiel lulkanto. Gxi estis funebra rakonto pri la heroajxoj de "la Aretuzo, Sepdek-kvar," en dampita minora tonalo, finigxante je dauxrigata mortanta falo je la fermo de cxiu refreno, "Sur sxi-i-i-po Aretuzo." Estis bela spektaklo vidi Jacxjon tenantan La Bonsxancon, ruligxantan de flanko al flanko, kvazaux kun la movigxado de la sxipo, kaj lulkantantan tiun militflotan kanzoneton. Aux pro la stranga ruligxado de Jacxjo aux pro la longo de lia kanto--gxi ampleksis nauxdek stancojn kaj estis dauxrigita kun konscienca intenco gxis la amara fino--kutime la lulkanto estigis la deziritan efikon. En tiaj momentoj la viroj kusxis plenlonge sub la arboj, en la dolcxa somera krepuskolumo, fumante siajn pipojn, sorbante la melodiajn eldirajxojn. Malpreciza ideo ke tio estis kampara felicxo trapenetris la kampadejon. "Cxi tiu cxi specajxo," diris la orient-Londonano Simonzo, sin apogante mediteme surkubute, "estas paradiza." Tio memorigis al li Grenvicxon. Kutime, en la longaj someraj tagoj, La Bonsxanco estis portita al la ravino el kiu fontis la ora trezoro de Rora-Kampadejo. Tie, sur kovrilo sternita sur pinarbaj brancxoj, li kusxis dum la viroj laboris sube en la fosajxoj. Lastatempe oni faris krudan klopodon ornami tiun lauxbon per floroj kaj dolcxodoraj arbustoj kaj kutime iu portis al li bukedon da loniceroj, azaleoj aux la pentritaj floroj de Las Mariposas. Subite la viroj konsciis pri tio ke beleco kaj signifo enestis tiujn
PREV.   NEXT  
|<   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32  
33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

floroj

 

kusxis

 

lulkanto

 

Aretuzo

 

flanko

 

kampadejo

 
kutime
 

Jacxjo

 

momentoj

 

fumante


eldirajxojn
 

melodiajn

 

Malpreciza

 

felicxo

 

kampara

 

sorbante

 

pipojn

 

dolcxa

 
somera
 

krepuskolumo


plenlonge

 
konscienca
 

kanzoneton

 

militflotan

 

stranga

 
ruligxado
 

lulkantantan

 
Bonsxancon
 

tenantan

 

ruligxantan


kvazaux

 

movigxado

 

estigis

 

deziritan

 

efikon

 

intenco

 

nauxdek

 
ampleksis
 

stancojn

 

dauxrigita


trapenetris
 
mediteme
 

krudan

 
klopodon
 
ornami
 
lauxbon
 

Lastatempe

 

fosajxoj

 

pinarbaj

 

sternita