FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
La malpitoreska starejo, la kruda kaj malbela silueto, la malplacxaj detaloj kiuj diferencigas la nestokonstruadon de la Kalifornia ministo, cxiuj cxeestis, dum aldone apudestis la morneco de putrado. Kelkajn pasxojn malproksime estis kruda enfermejo, kiu, en la malmultaj tagoj de la geedza felicxo de la Partnero de Tenesio, rolis kiel gxardeno, sed nun estis superkreskinta je filikoj. Dum ni alproksimigxis ni surprizigxis ekkonsciante ke tio kion ni supozis esti lastatempa entrepreno de kultivado estis rompita tero cxirkaux malfermita tombo. La cxaro estis haltigita antaux la enfermejo, kaj malakceptinte la proponojn de helpo kun la sama mieno de simpla memdependo kiun li jam elmontris tra la tuta afero, la Partnero de Tenesio levis la krudan cxerkon sur sian dorson kaj kusxigis gxin solapersone en la malprofunda tombo. Tiam li najlfermis la tabulon funkciantan kiel kovrilo, kaj suririnte la altajxeton de tero apud gxi, li demetis sian cxapelon kaj visxegis malrapide sian vizagxon per sia vakertuko. Tion la homamaso jugxis preludo de prelego kaj sin arangxis diverspoze sur stumpoj kaj rokegoj, kaj sidis atendante. "Kiam viro kuras libere," komencis diri malrapide la Partnero de Tenesio, "jam dum la tuta tago, kion li faru tute nature? Nu, li hejmenrevenu. Kaj se li estas en malbona kondicxo por hejmenreveni, kion faru lia pli bona amiko? Nu, li hejmenrevenigu lin. Kaj jen estas Tenesio kiu kuris libere gxis nun kaj ni hejmenrevenigas lin post liaj vagiradoj." Li pauxzis kaj alprenis kvarceron, frotis gxin mediteme sur sian manikon kaj pluparolis: "Ne estas la unua fojo kiam mi portis lin surdorse, kiel vi vidis min jxuse. Ne estas la unua fojo kiam mi alportis lin al cxi tiu cxi kabano kiam maleblis al li sin helpi; ne estas la unua fojo kiam mi kaj Jxaninjo atendis lin sur tiu jen monteto kaj alprenis lin kaj tial hejmenigis lin kiam maleblis al li paroli kaj li ne rekonis min. Kaj nun ke jen estas la fina fojo, nu"--li pauxzis kaj frotigis la kvarcon legxere sur sia manikon--"vi vidas, estas iom malfacile por lia partnero. Kaj nun, sinjoroj," li aldonis abrupte, enmanigante sian longtenilan sxovelilon, "la cer'monio finfinigxis; kaj miaj dankoj, kaj la dankoj de Tenesio, al vi por via komplezo." Malagnoskante cxiujn proponojn de helpo, li komencis plenigi la tombon, turnante la dorson al la homamaso, kiu post kelkmomenta hezitado, retirigxis iom post iom. Dum ili transiris la kresteton kiu kasxis Sablo-Baron de
PREV.   NEXT  
|<   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

Tenesio

 

Partnero

 

alprenis

 

pauxzis

 

maleblis

 

proponojn

 
manikon
 

dankoj

 

homamaso

 

enfermejo


libere
 

komencis

 

malrapide

 

dorson

 

hejmenrevenigas

 

hejmenreveni

 

kondicxo

 

hejmenrevenu

 
malbona
 

hejmenrevenigu


kvarceron

 
frotis
 

mediteme

 

vagiradoj

 

portis

 
pluparolis
 

Jxaninjo

 
komplezo
 

Malagnoskante

 

cxiujn


finfinigxis

 

longtenilan

 

sxovelilon

 

plenigi

 

tombon

 

kresteton

 

kasxis

 
transiris
 

turnante

 

kelkmomenta


hezitado
 
retirigxis
 

enmanigante

 
abrupte
 
atendis
 
monteto
 

hejmenigis

 

nature

 

alportis

 

kabano